Kiel alveni
-
-
AVIADILE :
- 1.) La internacia flughaveno de Bergamo Orio al Serio foras ĉirkaŭ 50 km de Brescia. Eŭropa HUB de Ryanair, kunligata al Italio kaj al la ĉefaj eŭropaj urboj per malmultekostaj flugoj low cost.
• Flughavena kodo IATA: BGY
• www.milanbergamoairport.it
De la flughaveno de Bergamo Orio al Serio eblas atingi la urbon Brescia per la Aŭtoŝosea Busa Servo (www.autostradale.it, de 5h10 ĝis 22h30, daŭro de la vojaĝo 60 min) kaj alveno ĉe la SIA-busa stacidomo de Brescia. - 2.) La internacia flughaveno Valerio Catullo de Verona Villafranca foras ĉirkaŭ 60 km de Brescia. Ĝi kunligas Verona kun pluraj italaj urboj kiel Roma, Napoli, Palermo kaj kun internaciaj celoj inter kiuj Amsterdamo, Dublino, Frankfurto, Londono, Munkeno, Moskvo, Skt.Petersburgo.
• Flughavena kodo IATA: VRN
• www.aeroportoverona.it
Por atingi Brescia de la flughaveno de Verona eblas utiligi la servon Aerobus de ATV – Azienda Trasporti Verona (www.atv.verona.it) por atingi la fervojan stacidomon de Verona Porta Nuova (de 5h15 ĝis 22h50, daŭro de la vojaĝo 15 min). La stacidomo estas rekte kunligata kun tiu de Brescia kaj per regionaj kaj per rapidaj trajnoj (www.trenitalia.com, daŭro de la vojaĝo inter 35 kaj 53 min). - 3.) La internacia flughaveno Milano Linate foras ĉirkaŭ 85 km de Brescia. Ĝi kunligas Milano kun multegaj italaj kaj eŭropaj urboj.
• Flughavena kodo IATA: LIN
• www.milanolinate-airport.com
Por atingi Brescia utiligu la bus Starfly de Autostradale ĝis la Centra Stacidomo de Milano (www.autostradale.it, de 7h45 ĝis 22h45, daŭro de la vojaĝo 25 min, biletoj aĉeteblaj en la buso mem aŭ rete ĉe www.airportbusexpress.itcom.
Alvenintaj ĉe la Centra Stacidomo, elektu unun el la regionaj aŭ rapidaj trajnoj kiuj haltas en Brescia (www.trenitalia.com, daŭro de la vojaĝo inter 35 kaj 65 min). - 4.) La internacia flughaveno Milano Malpensa foras ĉirkaŭ 140 km de Brescia. Ĝi kunligas Milano kun Eŭropo (malmultekostaj flugoj low cost per Easy Jet, Terminal 2) kaj kun ĉiuj kontinentoj (Terminal 1).
• Flughavena kodo IATA: MXP
• www.milanomalpensa-airport.com
Por atingi Brescia utiligu la busonMalpensa Shuttle ĝis la Centra Stacidomo de Milano ( (www.malpensashuttle.it), (tagnokta servo, daŭro de la vojaĝo 50 min ĉirkaŭ, biletoj aĉeteblaj rete ĉe ticketonline.malpensashuttle.it). Alvenintaj en la Centra Stacidomo, elektu unun el la regionaj aŭ rapidaj trajnoj kiuj haltas en Brescia (www.trenitalia.com, daŭro de la vojaĝo inter 35 kaj 65 min).
- 1.) La internacia flughaveno de Bergamo Orio al Serio foras ĉirkaŭ 50 km de Brescia. Eŭropa HUB de Ryanair, kunligata al Italio kaj al la ĉefaj eŭropaj urboj per malmultekostaj flugoj low cost.
-
AVIADILE :
-
-
TRAJNE :
- Brescia situas en strategia pozicio sur la fervoja linio Milano – Venezia. Atingas ĝin kaj la regionaj kaj la rapidaj trajnoj.
• Trajnoj de / por Milano Centra Stacidomo: regionaj (67 min, starto ĉiuhore pli malpli) – rapidaj (36 min, starto ĉiun duonhoron);
• Trajnoj de / por Verona Porta Nuova: regionaj (starto ĉiuhore pli malpli) – rapidaj (starto ĉiun duonhoron);
• Trajnoj de / por Roma Termini: rapidaj Frecciarossa, Frecciargento aŭ Italo Treno (3 horoj kaj duono ĉirkaŭ, starto ĉiun duonhoron).
Por horaroj kaj kostoj vizitu la paĝojn www.trenitalia.com (regionaj kaj rapidaj) kaj www.italotreno.it.
- Brescia situas en strategia pozicio sur la fervoja linio Milano – Venezia. Atingas ĝin kaj la regionaj kaj la rapidaj trajnoj.
-
TRAJNE :
-
-
AŬTOBUSE :
- Brescia atingeblas buse de Italio kaj de Eŭropo. La aŭtobusa stacidomo de Brescia troviĝas proksime de la fervoja stacidomo (via Solferino 6).
• www.flixbus.it (kunligoj kun la tuta Eŭropo)
• www.eurolines.com (kunligoj kun la tuta Eŭropo)
- Brescia atingeblas buse de Italio kaj de Eŭropo. La aŭtobusa stacidomo de Brescia troviĝas proksime de la fervoja stacidomo (via Solferino 6).
-
AŬTOBUSE :
-
-
AŬTOMOBILE :
-
Brescia troviĝas en strategia situo centre de la ĉefaj vojkruciĝoj kaj de la gravaj eŭropaj koridoroj kiuj kunligas la eŭropan orienton kaj okcidenton kaj la nordan kaj sudan Italion. Fakte ĝi estas atingebla per la aŭtoŝoseo A4 Milano kaj Venezia (E64), per la A35 Milano – Bergamo -Brescia kaj per la A21 Torino – Piacenza – Cremona – Brescia (E70).
Brescia havas plurajn barierbudojn:
• A4: Brescia Ovest, Brescia Centro, Brescia Est;
• A21: Brescia Sud, Brescia Centro;
• A35: Barierbudo Castegnato. Pluveturu direkte al la urbo laŭ la vojkunigo Brebemi A35.
Por atingi la kongresejon konsilindas eliri ĉe la barierbudo Brescia Ovest.
• De Firenze, Roma kaj suda Italio: vojaĝu laŭ A1 ĝis Modena, pluveturu laŭ A22 direkte al Brennero kaj trafu la interkruciĝon A4 direkte al Brescia – Milano.
• De Torino: vojaĝu laŭ A4 direkte al Milano – Brescia – Venezia; aŭ vojaĝu laŭ A21 Torino – Piacenza – Cremona – Brescia (E70).
• De Verona kaj Venezia: vojaĝu laŭ A4 direkte al Brescia – Milano – Torino.
• De Genova kaj Ligurio: vojaĝu laŭ A7 ĝis Tortona kaj daŭrigu laŭ A21 ĝis Brescia.
• De la flughaveno Bergamo Orio al Serio: vojaĝu laŭ A4 direkte al Brescia – Venezia (50 km ĉirkaŭ).
• De la flughaveno Verona: A4 direkte al Brescia – Milano (60 km ĉirkaŭ).
• De la flughaveno Milano Linate: vojaĝu laŭ A35 direkte al Brescia (85 km ĉirkaŭ).
• De la flughaveno Milano Malpensa: vojaĝu laŭ A8 direkte al Milano kaj de tie laŭ A4 direkte al Brescia – Venezia (140 km ĉirkaŭ).
-
Brescia troviĝas en strategia situo centre de la ĉefaj vojkruciĝoj kaj de la gravaj eŭropaj koridoroj kiuj kunligas la eŭropan orienton kaj okcidenton kaj la nordan kaj sudan Italion. Fakte ĝi estas atingebla per la aŭtoŝoseo A4 Milano kaj Venezia (E64), per la A35 Milano – Bergamo -Brescia kaj per la A21 Torino – Piacenza – Cremona – Brescia (E70).
-
AŬTOMOBILE :