89-a Itala Kongreso de Esperanto

Breŝo, 20–27 aŭgusto 2022
Temo: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  • seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  • prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  • kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
  • lingvaj ekzamenoj de IIE
  • libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  • koncertoj kaj teatraĵoj
  • ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.

Jam 27  homoj aliĝis al la 89-a Itala Kongreso.
Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!

La kongresejo

La kongresejo nomiĝas Hotel Ambasciatori kaj ĝia adreso estas Via Crocifissa di Rosa, 92 – Brescia. Vizitu la paĝon Kiel alveni por pliaj infomoj.

Pri la urbo

La originoj de Breŝo situas ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K., kiam praloĝantaro establiĝis proksime de Colle Cidneo. En la sepa jarcento a.K. Breŝo iĝis ĉefurbo de la Gaŭloj Cenomani. Poste Brixia komencis la procezon de aneksado al la Romia Respubliko, kaj en 41 a.K. la loĝantoj akiris romian civitanecon. Post la falo de la Romia Imperio, Breŝo iĝis grava duklando de la longobarda reĝlando ekde la jaro 568. Ĝi sin proklamis aŭtonoma komunumo dum la 12a jarcento; post ducentjara regado far Milano, Breŝo apartenis al la Venecia Respubliko de 1426 ĝis ties falo en 1797. Ĝin poste aneksis la Aŭstra Imperio en sian Reĝlandon Lombardujo-Venetio. Dum la Unuiĝo de Italio, Breŝo rezistis al la subpremado far la aŭstra armeo dum dek tagoj (de la 23a de marto ĝis la 1a de aprilo 1849), pro kio ĝi meritis post kelkaj jardekoj la nomon “Leonino de Italio”. En la jaro 1860 ĝi aldoniĝis al la Regno de Sardio, kiu la postan jaron (1861) fariĝis Regno de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio.
PRISKRIBO
Breŝo situas je 150 metroj smn en la norda parto de la pada ebenaĵo, meze de norda Italio, ĉ. 90 km oriente de Milano kaj ĉ. 70 km okcidente de Verono, kelkdek-km proksime de la lagoj de Garda kaj Iseo. Ĝi estas ĉefurbo de provinco intense industria kaj riĉe agrara: la breŝa provinco estas unua en Italio laŭ produktado de ŝtalo kaj de bovina lakto. Krom vasta ĉeesto de grandaj kaj malgrandaj firmaoj por produktado de diversaj metalaĵoj (de grandaj armiloj ĝis pistoloj, de fenestrokadroj ĝis kranoj) pro la plurjarmila ekzisto de metalminejoj en la montaro, svarmas en la provinco produktantoj de diverstipaj fromaĝoj (malmolaj kaj salgustaj kiel Bagoss aŭ pli molaj kaj dolĉaj kiel Formaggella) kaj de bongustaj vinoj (vitkultivado datiĝas je antaŭ sepmil jaroj), ruĝaj kaj blankaj: Botticino, Cellatica, Capriano, Lugana… Grandan renomon havas la ŝaŭmvino Franciacorta.
La urbo Breŝo havas malgrandan centron, facile traireblan piede de unu angulo ĝis la kontraŭa [kvankam la metroo helpas la pli pigrajn geulojn], sed malgraŭ tio en ĝi koncentriĝas juveloj de kulturo kaj historio: la plej grava areo de romiaj restaĵoj en norda Italio, mezepokaj kaj renesancaj placoj, preĝejoj kaj palacoj de diversaj epokoj, mezepoka Kastelo superrigardanta la urbon…
Iuj el la “juveloj” estos temo de la gvidata vizito al la urbo: Placo de la Loĝio (Piazza della Loggia) kun la urbodomo, Placo Papo Paŭlo la 6a (Piazza Papa Paolo VI, iama Placo de la Ĉefpreĝejo, Piazza del Duomo) kun la nova (1604-1825) kaj malnova (12a jc.) Ĉefpreĝejoj: tiu ĉi-lasta estas unu el la malmultaj rondaj preĝejoj, Placo de la Venko (Piazza della Vittoria), Capitolium (la romiaj restaĵoj).

Ĝis la 89-a Itala Kongreso restas:

Aliĝu nun!