Torino 2023!

La Itala kongreso paŭzas, sed IEF ne! Ĉi-jare ni invitas vin partopreni kaj kontribui en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, 29-a de julio – 5-a de aŭgusto 2023, en Torino, Italio. Vizitu la retejon Torino 2023

89-a Itala Kongreso de Esperanto

Breŝo, 20–27 aŭgusto 2022
Temo: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo

Loĝado

Tiu ĉi paĝo listigas la eblojn pri loĝado kiuj disponeblas.
Elektinte loĝadon, eblas ĝin mendi pere de la jena formularo:

Mendilo pri loĝado

Eblas mendi kaj pagi surloke semajnan bileton por ĉiuj publikaj transportiloj en Brescia je la prezo de 10.00 €.
En ĉiuj hoteloj disponeblas senpaga wi-fi.

4-stelaj Hotelo Ambasciatori – ★★★★

Via Crocifissa di Rosa, 92 – Kongresejo
Troviĝas en unu el la plej gravaj kvartaloj de Breŝo ĉe la ĉefa vojo kiu kunligas la nordan kaj la centran partojn de la urbo. La trankvila situo je nur 700 metroj de la historia centro kun iuj ĉambroj kiuj proponas alvidon al la Kastelo, igas la hotelon komforta kaj eleganta ejo taŭga por kontentigi la turismajn kaj laborajn bezonojn. Per malmultminuta promenado eblas atingi muzeon Sankta Giulia, nova Uneskoloko, placon Duomo, placon della Loggia, la romian Breŝon kaj ĉiujn juvelojn de la urbo, kiuj estos por vi mirinda surprizo.
– Je 20 minutoj de la fervoja stacidomo
– Metroa haltejo “MARCONI” je 300 m, atingebla piede tra malgranda parko vidalvide de la hotelo
– 2 ĉambroj por handikapuloj
– Nur ĉambroj por nefumantoj
– Ĉambroj ne havas balkonon
– Fermita kaj malfermita parkejo en la hotelo senpaga
– Ĉiuj ĉambroj havas bolpoton kaj fridujon por trinkaĵoj

4-stelaj Hotelo Master – ★★★★

Via Luigi Apollonio, 72 – Distanco de la kongresejo: 700 m
Situas en la koro de la urbo, je kelkaj paŝoj de la historia centro kaj de la muzeo de Sankta Giulia, kaj fieras pri spektakla vido al la mezepoka Kastelo, kiu ĝin elstaras. Eleganta kaj moderna, proponas vastajn ĉambrojn kun ĉiuj akcesoraĵoj, bongustan restoracion kaj Amerikan-Bar, naĝbasenon, vastan rezervitan kaj senpagan parkejon, kaj alian garditan kaj pagendan. Bone servita de la publika transporto, la hotelo troviĝas je 300 metroj de la metroa haltejo “Marconi”.
– 10-15 minutojn piede de la kongresejo
– Senkosta parkejo kaj gardita parkejo je 5.00 € tage
– Kelkaj ĉambroj havas balkonon
– Estetikistaj traktadoj mendeblaj
– Senkosta trejnejo

Kosto 4-stelaj hoteloj: la prezoj estas popersone potage, kiam temas pri du manĝoj tage oni celas maten- kaj vesper-manĝon.

  • Unulita – tri manĝoj tage: 120,00 €
  • Unulita – du manĝoj tage : 100,00 €
  • Dulita – tri manĝoj tage : 95,00 €
  • Dulita – du manĝoj tage : 75,00 €
  • Trilita – tri manĝoj tage : 85,00 €
  • Trilita – du manĝoj tage : 67,00 €

 

3-stelaj Hotelo Nuovo Regal – ★★★

Viale Europa, 2/b – Distanco de la kongresejo: 1100 m.
Troviĝas kelkminute for de la Breŝa centro en tre evoluanta komerca zono, en strategia situo rilate la historian centron kaj proksime de la metro-haltejo “Ospedale”. La strukturo proponas hotelĉambrojn kaj unu- kaj duĉambrajn apartamentojn diverstilajn kaj diversgrandajn. Estas ankaŭ granda senpaga parkejo je dispono de la klientoj kaj videogardata garaĝo (laŭmende). Aparte interesaj estas la proponoj de sunteraso kaj de panorama naĝbaseno kun alvido al la urbo.
– Atingebla per metroo de la haltejo “MARCONI” (kongresejo) al la unua haltejo “OSPEDALE” (malsanulejo) kaj poste 200 m piede
– Ne havas specifajn ĉambrojn por handikapuloj
– Naĝejo terase senpage, por sunombrelo kaŭcion petata
La prezoj estas popersone potage, kiam temas pri du manĝoj tage oni celas maten- kaj vesper-manĝon.

  • Unulita – tri manĝoj tage: 94,00 €
  • Unulita – du manĝoj tage : 78,00 €
  • Dulita – tri manĝoj tage : 78,00 €
  • Dulita – du manĝoj tage : 65,00 €
  • Trilita – tri manĝoj tage : 72,00
  • Trilita – du manĝoj tage : 58,00 €

 

Centro Paolo VI

Via Gezio Calini, 30 – Distanco de la kongresejo: 2300 m, aŭtobuse kunligita al kongresejo per 15-minuta veturo.
Ne temas pri hotelo sed pri antikva palaco barok-epoka, harmonia kunfandiĝo de ĝiaj historiaj spuroj kun la afableco de la servado, de la funkcikapablo kun la profesieco, de la gastamo kun la diskreteco. La centro Paolo VI ne estas hotelo sed multo plia: impona sperto kun alrigardo al ĝardeno, kun interna parkejo ĝis 250 parklokoj.
Atingebla aŭ per propra transportilo (estas parkejo sepaga) aŭ per buso kaj 5-minuta piedirado. Ĝi estas en la historia urbocentro.
La prezoj estas popersone potage, kiam temas pri du manĝoj tage oni celas maten- kaj vesper-manĝon.

  • Unulita – tri manĝoj tage: 104,00 €
  • Unulita – du manĝoj tage : 90,00 €
  • Dulita – tri manĝoj tage : 82,00 €
  • Dulita – du manĝoj tage : 65,00 €
  • Trilita – tri manĝoj tage : 70,00 €
  • Trilita – du manĝoj tage : 56,00 €

 

Apartamentoj Hotel Regal

En tiu ĉi rezidejo eblas ankaŭ mendi apartamentojn unu/du ĉambrajn, kvar/kvinlitajn kun matenmanĝo sen kuirejo, aŭ sen matenmanĝo kun kuirejo.
La prezoj estas popersone potage.

  • Kvarlitaj kun matenmanĝo sen kuirejo : 26,00 €
  • Kinvlitaj kun matenmanĝo sen kuirejo : 25,00 €
  • Kvarlitaj sen matenmanĝo kun kuirejo : 20,00 €
  • Kvinlitaj sen matenmanĝo kun kuirejo : 18,00 €

Por mendi loĝadon bonvolu antaŭpagi 120,00 eŭrojn popersone.