Torino 2023!

La Itala kongreso paŭzas, sed IEF ne! Ĉi-jare ni invitas vin partopreni kaj kontribui en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, 29-a de julio – 5-a de aŭgusto 2023, en Torino, Italio. Vizitu la retejon Torino 2023

89-a Itala Kongreso de Esperanto

Breŝo, 20–27 aŭgusto 2022
Temo: Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo

Ekskursoj

Dimanĉo, 21 Aŭgusto 2022

  Breŝo
  14:00 – 17:00
  Kosto: 20 €
Vizidato de Breŝo
Promenado tra la urbo gvidata de lokaj esperantistoj, oni rekomendas ĝin ĉefe al eksterlandanoj, dum oni rekomandas al italoj partopreni la Jaran Asembleon.

Lundo, 22 Aŭgusto 2022

  Lago de Garda
  09:00 – 18:00
  Kosto: 70 €
Lago de Garda – Sirmione – Vittoriale
Vizito al Sirmione (Sirmjone) (promenado laŭlonge de la lago kaj Termoj de Catullo [Katulo]), tagmanĝo surloke, vizito al “Vittoriale degli Italiani, casa museo di Gabriele D’annunzio” (Vitorjale de la Italoj, hejmo-muzeo de la poeto Gabriele d’Annunzio).
  Breŝo
  23:00 – 01:00
  Kosto: 20 €
Promenado tra la urbo gvidata de lokaj esperantistoj.

Mardo, 23 Aŭgusto 2022

  Milano
  09:00 – 18:00
  Kosto: 65 €
Gvidata vizito de urbo Milano (Katedralo, Kastelo de Sforza kaj La Sankta Vespermanĝo de Leonardo), enloka tagmanĝo.

Merkredo, 24 Aŭgusto 2022

  Bergamo
  09:00 – 18:00
  Kosto: 55 €
Vizito de la supra urboparto (Baziliko de Sankta Maria la Plej Granda, Urba Turo kaj historia Muzeo en la fortikaĵo), tagmanĝo.
  Lago de Izeo kaj Kamuna Valo
  09:00 – 18:00
  Kosto: 55 €
Vizito al la lokoj de surrokaj gravuraĵoj de Ceto (Ĉeto) kaj Val Camonica, Unesko-riĉaĵoj, tagmanĝo surloke, vizito al Lago d’Iseo kaj pramŝipado inter Sale kaj Iseo.

Ĵaŭdo, 25 Aŭgusto 2022

  Verona
  09:00 – 18:30
  Kosto: 55 €
Gvidata vizito de la urbo (Areno, historia centro, domo de Giulietta kaj Romeo, promenado laŭlonge de la rivero, tagmanĝo).
  Franciacorta
  14:00 – 18:00
  Kosto: 35 €
Vizito al vinfarejo en Franciacorta (Franĉakorta) kun priskribo de la labora procezo kaj gustumado.