92-a Itala Kongreso de Esperanto

Vico del Gargano, 22-a – 29-a de aŭgusto 2026
Esperanto: lingvo de paco kaj de defendo de identecoj

Prelegantoj kaj gastoj


SEMINARIO

Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven 

Seminario – Esperanto – lingvo de paco kaj de defendo de identecoj

La biografio estos enmetita baldaŭ.

Laura Brazzabeni  

Seminario – Esperanto – lingvo de paco kaj de defendo de identecoj

Italino, instruisto pri fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto, ŝi akiris doktorecan titolon pri fremdaj lingvoj per disertaĵo pri la instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturoj, kaj poste pri itala literaturo. Ŝi estas oficiale kvalifikita por instrui la anglan, germanan, hispanan kaj Esperanton, kaj krome ŝi flue parolas la francan.
Ekde 2023 ŝi estas prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio kaj ekde 2021 ĝenerala direktoro de la Itala Instituto de Esperanto, kie ŝi aktive okupiĝas pri la organizado de la kursoj kaj ekzamenoj de la instituto (niveloj A2-B1-C1).
Ŝi instruas Esperanton ekde 1990, ankaŭ gvidante kursojn en lernejoj. Nuntempe ŝi instruas ankaŭ rete.
Ŝi estis respondeculo de la kleriga komitato de IEF (Itala Esperanto-Federacio) kaj nun estas ties membro.
Ŝi kunlaboris en la kreado de la reta kurso de IEF nomata KIREK, preparante la ekzercojn por la lecionoj. La kurso konsistas el dek lecionoj kaj estas ofertata rete kun didaktika subteno.
Ŝi estas la administranto de la reta kurso HEAD por Italio.


CORSI

Nina Pietuchowska 

Baza kurso de Esperanto

Ŝi parolas Esperanton ekde 1988. Dum multaj jaroj ŝi laboris kiel instruisto pri fiziko kaj kemio. Nun ŝi estas emerita kaj havas pli da tempo por Esperanto kaj siaj aliaj hobioj: metiarto, vojaĝoj kaj naturofografio. Dum multaj jaroj ŝi instruas en retaj kursoj en diversaj landoj: en Bjalistoko (kie ŝi loĝas), dum BET en Latvio kaj Litovio, dum JES en Pollando kaj Germanio, dum SES en Slovakio, en Italio kaj en Francio. Ekde jaroj ŝi kunlaboras, en diversaj roloj, por la realigado de la Itala Kongreso de Esperanto.

Maurizio Giacometto 

Paroliga kurso de Esperanto

La biografio estos enmetita baldaŭ.


PRELEGO

Luca Coslovich

Prelego – La plej malfacila lingvo pere de la plej facila: bonvenon en Gronlando!

Luca Coslovich estas elektronika inĝeniero kaj akiris doktoran titolon pri operaciforigo (fakesploro).
Li laboras en la energia sektoro kaj, kiel flanka agado, instruas loĝistikon en la Universitato de Triesto jam de dudek jaroj. Li publikigis artikolojn en internaciaj sciencaj revuoj pri temoj rilataj al optimumigo en la sektoroj de transporto kaj energio. Li agas kiel recenzisto por internacia scienca revuo pri operaciforigo.

Gianantonio Pfleger

Prelego – Limregiono. Nek germanoj nek italoj. Sed ambaŭ.

La biografio estos enmetita baldaŭ.

Ana Alebić-Juretić

prelego – Pri fontoj de fiuma idiomo

Ana ALEBIĆ-JURETIĆ estas emerita profesorino ĉe la Medicina Fakultato de la Universitato de Rijeko. Naskita en Rijeko (Kroatio), ŝi tie kompletigis la bazan kaj mezgradan lernadon. Ŝi diplomiĝis pri kemio en la Universitato de Zagrebo en 1976 kaj akiris doktoran titolon en 1988. Kiel gasta sciencisto, ŝi vizitis plurajn universitatojn. En 2014 ŝi lernis Esperanton kaj en 2024 ŝi finis doktorajn studojn pri interlingvistiko en Poznano (Pollando), estante la lasta el sia generacio en ĉi tiu prestiĝa fako.

Anna Lowenstein

Prelego – Jean-Etienne Liotard: la homo kaj liaj verkoj

La biografio estos enmetita baldaŭ.

Andreas Zervas

Prelego – Instruado de Esperanto kiel praktiko de paco kaj toleremo

Andreas Zervas estas aktiva esperantisto kaj instruisto devenanta el Tesaloniko, Grekio. Li estas reprezentanto de la Helena Esperanto-Asocio kaj observanto en la Komitato de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li estas krome membro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj aktive partoprenas en internaciaj kaj balkanaj kunlaboroj, same kiel en Esperanto-kongresoj
.
Grava parto de lia intereso kaj agado estas la disvastigo de Esperanto en la greka mondo, kiel ankaŭ la promocio de la grekaj valoroj, de la greka lingvo kaj de la kulturaj tradicioj ene de la internacia Esperanto-komunumo.
Li dediĉas sin ĉefe al la instruado de Esperanto al greklingvaj studentoj, kaj ĉeeste kaj rete. Li organizas kaj gvidas kursojn ĝis la nivelo B1, atelierojn por parola praktikado kaj temajn lecionojn pri la lingvo, la historio kaj la kulturo de Esperanto.
Krome, li laboras pri la kreado de ciferecaj didaktikaj materialoj kaj pri la uzado de artefarita inteligenteco kiel subteno por la lingvolernado kaj por la reta organizado. Li ankaŭ regule skribas artikolojn pri Esperanto por la retejo de la Esperanto-Rondo de Tesaloniko.

Aleksander Zdechlik

Prelego – Prestiĝo de Esperanto

La biografio estos enmetita baldaŭ.

Cristina Bollini

Prelego – Koloroj de paco.

Ŝi alproksimiĝis al Esperanto pere de la skoltismo, kie ŝi ankoraŭ aktivas kiel membro de Skolta Esperanto-Ligo (SEL).
Ŝi laboras kiel programistino kaj, en sia libera tempo, dividas sin inter la studado de Esperanto kaj de veksilologio, kun rigardo al muziko kaj medio.
Ŝi respektas la indianan proverbon, laŭ kiu “la tero ne estas heredaĵo ricevita de niaj gepatroj, sed prunto donita al ni de niaj infanoj”, kaj ŝi ĉiam serĉas novajn komunikmanierojn por malkonstrui ĉiujn barojn.
Ŝi skribas artikolojn por kelkaj veksilologiaj revuoj kaj kunlaboras en la agadoj de FEI (Itala Esperanto-Federacio), de ILEI kaj de la Itala Centro pri Veksilologiaj Studioj.

Latifou Gbadamassi

Prelego – vojaĝo al tradicia Afriko en moderna epoko

La biografio estos enmetita baldaŭ.


ARTISTOJ

Clarissa Sabatini

Koncerto

lurinstrumentista kantoverkisto, ŝi skribas kantojn jam de multaj jaroj malgraŭ sia juna aĝo kaj ludas multajn etnajn kaj tradiciajn instrumentojn.
Siaj kantoj ampleksas diversajn muzikstilojn kaj estas riĉaj je ekzotikaj sonoj.
Ŝi skribas kaj kantas en 5 lingvoj: la suahila, Esperanto, la franca, la hispana kaj la zulua.
Ankaŭ la instrumentoj, kiujn ŝi ludas, havas etnajn originojn, kiel ekzemple la korao, la tablo, la tinto-tamburo (steeldrum) kaj multaj aliaj.
Diplomita pri psikologio, ŝi laboras kun gejunuloj per muziko.

Dozenhapp

Koncerto

Vareza bando konsistanta el 5 junaj membroj (Leander: voĉo – Gioele: gitaro / akompana voĉo – Alessandro: basgitaro – Michele: ludejo/baterio – Riccardo: klavaro): ĝi prezentos al ni sonojn el la 70-aj kaj 80-aj jaroj reatenditajn en moderna stilo, same kiel siajn ankoraŭ nepublikigitajn unuopaĵojn (“Imaginary Nostalgia” kaj “Perfect Crowd”) el sia baldaŭ aperonta unua albumo.
Kvankam ĝi estas nemonge fondita, ĝian historion riĉigas la partopreno en la finalo de la Rugby Sound Festival de Varezo kaj precipe la atingo de la faza finalo de Tour Music Fest 2025, kio ebligis al ili koncerti en la prestiĝa kadro de San-Marino.
Al nia kongreso ili alportos la energion de la juneco kune kun la profesieco, per kiu ili sukcesis atingi tiujn rezultojn en tiel mallonga tempo, kunigante siajn voĉojn kun la aliaj artistoj en la polifonia ĥoro de la paco.

Kim

Koncerto

Kimo estas legendo en Esperanto muziko. Li kunekis la unuan internacian rokbandon kiu verkis kantojn originale en Esperanto. Nome Amplifiki.
Por la bando li verkis interalie la kantojn Tute Ne Gravas kaj Sola. Poste kunfondis la bandon Esperanto Desperado kiu verkis 2 albumojn. Inter al kantojn kiujn li verkis estas En La Mateno kaj Ska-virino. Nun tempe li ludas en al Radio Mondo kiu eldonos albumon baldaŭ. Ekster la Esperanto mondo li estas ritmikpedagogo kaj muzikas en bandoj kiuj ludas en diversaj muzikaj stiloj kiel ekz. zajdeko kaj mondmuziko. Li estas patro al novcirkartisto, buŝritmisto Villads Bugge Bang kiu estas 3a generacia esperanto parolanto.

Lucio Avitabile

Koncerto

Lucio estas itala kantoverkisto, kiu partoprenis en multaj festivaloj, spektakloj kaj televidaj programoj. Interalie ni mencias:
– Kanta akompananto (Vocalist)Domenica In Rai 1 (2002-2004)
– Finalisto Castrocaro (2003)
– 2-a loko ĉe la Premio Mia Martini (2005)
– Premio de la kritiko ĉe Mia Martini (2010)
– Instruisto pri kantado ĉe privataj lernejoj
– Aŭtoro de kantoj por diversaj italaj interpretistoj, kaj famaj kaj malpli konataj
– Partopreno en la programo de Rai 1 “I raccomandati” (2011) kune kun Fausto Leali
– Publikigo de 6 memproduktitaj albumoj kun neeldonitaj kantoj ekde 2006 ĝis nun
– Ĉefkantisto (Frontman) de la Queen-tributbando “Farrokh” (2015-2018)
– Gajninto de la premio por la plej bona frapkanto (cover) kaj de la premio por la plej bona nova kanto ĉe la “Premio Santercole 2024”