92-a Itala Kongreso de Esperanto

Vico del Gargano, 22-a – 29-a de aŭgusto 2026
Esperanto: lingvo de paco kaj de defendo de identecoj

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  • seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  • prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  • kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
  • lingvaj ekzamenoj de IIE
  • libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  • koncertoj kaj teatraĵoj
  • ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.

Jam 12 homoj aliĝis al la 92-a Itala Kongreso.
Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!

is la 92-a Itala Kongreso restas:

Aliĝu nun!

TELEGRAM
– Aliĝu al GRUPO en TELEGRAM per ĉi tiu ligilo https://t.me/ItalaKongreso
– Aliĝu al KANALO en TELEGRAM per ĉi tiu ligilo https://t.me/italakongresoesperanto