Ekskursoj
Bonvolu rezervi vian lokon per la jena mendilo:
Ĉiuj mendoj de ekskursoj estas akceptitaj ĝis la 30-a de junio 2026.
La vojaĝoj ekiros de Vico del Gargano (Piazza San Francesco) por tiuj, kiuj loĝas en Vico, kaj de San Menaio (ĉe la bushaltejo sur la SS 89 Garganica, kelkajn metrojn de la Hotelo Pineta), escepte de la lunda posttagmeza ekskurso, kiu ekiras de Vico. La revenvojaĝo inkluzivas haltojn en Vico aŭ San Menaio, escepte de la vendredmatena ekskurso, kiu revenas nur al Vico.
Bonvolu esti ĝustatempaj, ĉar la buso ne povas longe halti.
antaŭrigardo de tio, kion ni pretigis por vi.
Dimanĉo, 23 Aŭgusto 2026
La urbo Vico del Gargano
15:00 – 18:00
Kosto: 10 €
15:00 – 18:00
Kosto: 10 €
![]() |
|
| Ekskurso ĉefe destinita al eksterlandaj kongresanoj, kiuj ne partoprenas en la asembleo de IEF. Temas pri gvidata vizito dum kiu oni malkovros la vidindaĵojn de la urbo, kiu gastigas la 92-an Italan Kongreson de Esperanto. Vico del Gargano estas grava urbo en la Nacia Parko de Gargano, inter la plej belaj vilaĝoj de Italio; ĝi situas sur monteto inter la lago de Varano, la “Foresta Umbra” kaj la blua Adriatika maro. Promenante tra la historia centro, labirinto de stratetoj, elegantaj arkoj, ŝtuparoj kaj konstruaĵoj kiuj aspektas kiel delikataj ŝtonaj puntaj verkoj, oni vizitos la tri antikvajn kvartalojn, kiuj konservis la originalan mezepokan strukturon. La fortikigita centro estis nomata “vicus”, tio estas grupo de domoj. En la 12-a jarcento Vico estis konkerita de la regado de Federico la2-a de Svedio, kiu konstruigis kastelon, el kiu restas du turoj kun ogivaj volboj. Oni vizitos ankaŭ la “Trappeto Maratea”, civitan muzeon kun antikva oleopremilo de la 14-a jarcento. Ne mankos la “strateto de la kiso”: Vico estas difinata kiel la urbo de amo kaj ĝia patrono estas Sankta Valentino. Oni povos vidi ankaŭ la imponan “Palazzo-n della Bella”, iam posedata de nobela florenca familio. La urbo havas multajn preĝejojn; la plej malnova estas la monaĥejo de Sankta Petro, kaj interesa estas ankaŭ la Kapucena konvento, ĉe kies alirejo staras unu el la plej valoraj arboj de Gargano: jarcenta kverko. |
|
|
|
Lundo, 24 Aŭgusto 2026
Grotoj kaj la marbordo de Gargano per boato
08:00 (Vico) – 08:15 (San Menaio) – 16:30
Kosto: 60 €
08:00 (Vico) – 08:15 (San Menaio) – 16:30
Kosto: 60 €
| La ekskurso inkluzivas marbordan rondiron per granda motorboato, kiu foriros je la 09:00 el la haveno de Rodi Garganico, al kiu nin kondukos navedo. La itinero inkluzivas vidojn de belaj strandoj, golfoj, grotoj, enfluoj, rokstakoj, “fiŝtrabuĉoj” kaj antikvaj gardoturoj, ĉirkaŭitaj de vegetaĵaro de pinoj, laŭroj, citrusoj kaj olivarboj, kiuj igas la garganan marbordon unika en la mondo. Dum la vojaĝo povus estis banpaŭzo en unu el la plej ĉarmaj golfoj. Ni preterpasos la famegan Arko de San Felice. De 12:00 ĝis 14:15 estos tagmanĝa paŭzo en la urbo Vieste, kie ni vizitos la urbocentron, eblos sunbani. La reveno per boato okazos sen haltoj ĝis la haveno de Rodi Garganico, kie la navedo atendos la grupon. |
Lago de Varano
14:15 – 19:00
Kosto: 60 €
14:15 – 19:00
Kosto: 60 €
|
|
| Boata rondiro per tipa “sandalo” (maksimume 15 personoj) sur la lago de Varano kun vizito al la preĝejeto de la Sanktega Krucifikso. Ĉirkaŭ je la 15:00 komenciĝos 3-hora ronda vojaĝo sur la lago per “sandalo” (platafundaj boatoj, komfortaj kaj taŭgaj ankaŭ por maljunuloj kaj handikapuloj). Dum la vojaĝo oni povos vidi krucifikson en la akvo kaj fari 2-3 haltojn: unu ĉe la preĝejeto de la Sanktega Krucifikso de Varano, kie troviĝas mirakla krucifikso; alia halto inkluzivos aperitivon kun tipaj lokaj manĝaĵoj (bonvolu informi pri alergioj); oni vidos internan klifon kaj la fonton Irchio (20-minuta malvarma enakva promenadeto). En la mezo de la lago oni povos admiri bredadon de ostroj kaj mituloj. La lasta etapo estos ĉe la insulo de Varano ĝis la salikorniejo (el salikornio, laga manĝebla planto). Oni rekomendas komfortajn vestojn, ĉapelon kaj taŭgajn ŝuojn por ŝtonetoj. |
|
Mardo, 25 Aŭgusto 2026
Monte Sant’Angelo, Abatejo de Pulsano kaj San Giovanni Rotondo
08:00 (San Menaio) – 08:15 (Vico) – 19:00
Kosto: 65 €
08:00 (San Menaio) – 08:15 (Vico) – 19:00
Kosto: 65 €
|
|
| La buso foriros el San Menaio/Vico kaj atingos la faman mezepokan urbon Monte Sant’Angelo, UNESCO-heredaĵon, fama pro la sanktejo de Sankta Mikaelo Arkianĝelo (XI-XIII jarcento), celo de la Via Francigena. En la sanktejo eblas viziti la groton, kie aperis la sanktulo. Poste oni povos admiri la antikvan kastelon kaj la historiajn kvartalojn kun blankaj dometoj. Sekve oni atingos la abatejon de Sankta Maria de Pulsano, elektita kiel “loko de la koro” de FAI, kie ni piknikos. Posttagmeze vizito al San Giovanni Rotondo, kie vivis Padre Pio (Sankta Pio), kies restaĵoj troviĝas en la nova sanktejo projektita de Renzo Piano. Reveno estos al Vico/San Menaio. |
|
Merkredo, 26 Aŭgusto 2026
Tremiti-insuloj
08:00 (Vico) – 08:15 (San Menaio) – 18:30
Kosto: 90 €
08:00 (Vico) – 08:15 (San Menaio) – 18:30
Kosto: 90 €
| La navedo kondukos nin al la haveno de Rodi Garganico, kie ni enŝipiĝos al la Tremiti-insuloj. Alveno estos al la insulo de S. Nicola kun vizito al la ĝia bela abatejo. Sekvos boatrondiro tra la insularo kun vizito de grotoj, poste vizito al la insulo de S. Domino, kie troviĝas ankaŭ la domo de la kantisto Lucio Dalla, kun eblo baniĝi en kristalklara akvo kaj tagmanĝi. Reveno estos laŭ la sama itinero. |
Lucera, Troia kaj Lago de Lesina
08:15 (Vico) – 08:30 (San Menaio) – 19:00
Kosto: 70 €
08:15 (Vico) – 08:30 (San Menaio) – 19:00
Kosto: 70 €
|
Foriro per buso al Lucera kun vizito al la kastelo, la katedralo kaj la arkeologia parko kun romia amfiteatro. Post la tagmanĝo en bela parko de la urbo oni iros al Troia por viziti la rimanikan katedralon (1093), kun fama rozfenestro kaj aliaj preĝejoj, Fine promenado ĉe la Lago de Lesina. |
|
|
Ĵaŭdo, 27 Aŭgusto 2026
Vieste, Trabucco/S. Lorenzo, Peschici, Monte Pucci
09:00 – 18:00
Kosto: 60 €
09:00 – 18:00
Kosto: 60 €
| Vizito de la ĉefaj urboj laŭ la norda marbordo de Gargano: Peschici kaj Vieste. Survoje ni haltos por admiri la mirindajn vidindaĵojn, kiujn ofertas la marbordo, kiel ekzemple la Turo de Monte Pucci, kiu proponas vidon maldekstre al la marbordo etendiĝanta de Calinella ĝis Rodi Garganico kaj kun belaj pinarbaroj superrigardantaj la maron, kaj dekstre, vidon de la trabuko Monte Pucci kaj Peschici. Daŭrigante la vojon, vi povas admiri kelkajn el la belaj plaĝoj kaj golfoj situantaj meze de ĉiamverdaj ĉirkaŭaĵoj, ĝis kiam ni atingos la urbon Vieste kun ĝia fama Pizzomunno, kie vi povas bani vin en la maro kaj ĝui kunportitan tagmanĝon en la urba parko. Kaj kompreneble, estos promeno tra la historia centro de la fama urbo Peschici. |
|
|
|
Safari Canyon Torrente Romondato
14:15 – 19:15
Kosto: 50 €
14:15 – 19:15
Kosto: 50 €
| La ekskurso okazos per ĵipo, do la itinero taŭgas ankaŭ por homoj, kiuj malfacile piediras dum longaj tempoj. La rivereto Romandato (aŭ Romondato) estas unu el la plej signifaj naturaj trezoroj en Gargano. La tuta itinero longas 15 km kaj trapasas la areon inter Vico del Gargano kaj Ischitella. Ĉi tiu itinero sekvas la antikvan nun sekan riveron, kiu, per sia erozia potenco dum jarmiloj, kreis fascinan ‘kanjonon’, kun muroj dominataj de siliko en ĝiaj diversaj koloroj kaj formoj. Alia aparta trajto estas la malgrandaj fontoj, el kiuj la plej rimarkinda estas la ‘akvo de la riverbordo’, kie la akvo fluas en malgrandaj kanaloj. Sekvante ĉi tiun unikan itineron, vi efektive enpaŝas en la geologian historion de Gargano: multnombraj ŝtonaj iloj devenantaj de la Malalttavola Paleolitiko estis trovitaj proksime de la kanjono, kiel ekzemple iloj faritaj el ŝtonaj flakoj. La tuta kurso de la rivero, ĝia riverlito kaj ĝiaj altaj muroj estas riĉaj je siliko. La tuta ejo akiras karakterizan ‘tunelan’ aspekton, kvazaŭ por protekti ĉi tiun trezorejon de biodiverseco. En iuj lokoj, la krutaj muroj de la kanjono (dikaj pro vegetaĵaro, kiu apenaŭ lasas la sunlumon trairi) ofertas nekredeble spektaklan vidindaĵon. |
Vendredo, 28 Aŭgusto 2026
Foresta Umbra
09:00 (San Menaio) – 09:15 (Vico) – 12:30
Kosto: 40 €
09:00 (San Menaio) – 09:15 (Vico) – 12:30
Kosto: 40 €
| La Foresta Umbra estas protektita natura rezervejo en la Nacia Parko de Gargano, UNESCO-heredaĵo ekde 2017. Dum la vizito oni povos admiri: ● antikvajn fagajn arbarojn kun arboj ĝis 350 jaroj kaj 45 metrojn altaj ● riĉan biodiversecon: pli ol 2000 plantospecioj kaj multaj bestoj ● la lageton Umbra kun loka faŭno ● protektitan areon kun cervoj kaj naturan ludparkon |
|
|
|
