Kiel alveni
- PER AŬTO :
De la aŭtoŝoseo A14, kiu kunligas Bologna al Taranto, prenu la eliron POGGIO IMPERIALE, poste sekvu la vojon SS693 en direkto Gargano ĝis la fino.
De tie, prenu la vojon al Vico del Gargano aŭ tiun maldekstre al San Menaio. - TRAJNO :
El Foggia aŭ San Severo, prenu la linion “Ferrovie del Gargano” (horaroj en la PDF-dosiero).
Al San Menaio eltrajniĝu ĉe la haltejo VICO-SAN MENAIO kaj informu la LKK-on pri via alvenhoro, por ke ili povu akompani vin al Hotelo Pineta (Via Passarella 6).
Al Vico del Gargano, eliru ĉe la haltejo ISCHITELLA kaj prenu la konektan buson al Vico del Gargano. - PER AVIADILO :
- La plej proksimaj flughavenoj estas Pescara aŭ Bari. De Pescara, prenu la trajnon de Pescara Centrale al San Severo aŭ Foggia, poste sekvu la indikojn por la ‘trajno’.
- El la flughaveno de Bari, prenu la trajnon al Foggia kaj de tie sekvu la indikojn por la ‘trajno’.
- El Flughaveno Roma Fiumicino: prenu ‘Leonardo Express’ al Roma Termini. De Roma Termini, prenu la trajnon al Foggia kaj de tie sekvu la indikojn por la ‘trajno’.
Estas rekta busa servo de Roma Tiburtina al San Menaio. - Flughaveno de Napoli: prenu la trajnon de Napoli Centrale al Foggia kaj de tie sekvu la indikojn por la trajno..
Por pliaj informoj, bonvolu retpoŝti al kongreso@esperanto.it
Fervojaj horaroj : Elŝutu ĉi tie
Navedaj horaroj : Elŝutu ĉi tie
La akceptejo de la kongreso estas ĉe la Auditorium Comunale de Vico del Gargano (Via Aldo Moro).
Se vi loĝas en San Menaio, ne necesas atingi la akceptejon sabate.
Se vi loĝas en Hotelo Maremonti, la adreso estas Via della Resistenza 119 Vico del Gargano
Se vi loĝas en apartamento, vi ricevos indikojn antaŭ via alveno.