90-a Itala Kongreso de Esperanto

Montecatini Terme, 24–31-a de aŭgusto 2024
Temo: Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento

Loĝado

Tiu ĉi paĝo listigas la eblojn pri loĝado kiuj disponeblas.
Elektinte loĝadon, eblas ĝin mendi pere de la jena formularo:

Mendilo pri loĝado

4-stelaj Grand Hotel Nizza & Suisse – ★★★★

Viale Verdi, 72 – Kongresejo
En la centro de Montecatini Terme, antaŭ la urba parko kaj apud la varmbanejo, sur la ĉefa strato de la urbo.

3-stelaj Hotelo Giglio – ★★★

Viale Bicchierai 99 – Distanco de la kongresejo: 400 m

Esceptaj prezoj – ni aplikas la klaŭzon 6×7
(se vi mendas por 7 tagoj, vi pagas nur por 6 kaj la 7-a tago estas senpaga).

Prezoj : la prezoj estas popersone potage kun kompleta pensiono: matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo inkluzivitaj.

  • En unulita ĉambro : 95,00 € – Elĉerpita
  • En dulita ĉambro : 75,00 €

La nombro de unulitaj ĉambroj estas reduktita, do rapidu! – Nun elĉerpitaj
Por grupoj de almenaŭ 10 personoj (kun ununura mendo kaj pago), rabato de 10 Euroj tage (kaj la tarifo 6×7 ĉiam validas).

Antaŭpago : 100,00 € popersone pagendaj samtempe kun la mendo.

Pagmanieroj

  • Banca Intesa Sanpaolo IBAN : IT74 I030 6909 6061 0000 0119 380 (Bonvolu atendi: la kvina signo estas la majuskla litero I, kaj ne la cifero 1)
  • UEA konto ikes-p : bonvolu sendi la retmesaĝon per kiu vi rajtigas la transpagon ankaŭ al kongreso@esperanto.it
  • Paypal: financoj@esperanto.it