90-a Itala Kongreso de Esperanto

Montecatini Terme, 24–31-a de aŭgusto 2024
Temo: Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento

Kiel alveni

    • AŬTOMOBILE :
      Montecatini Terme estas eliro sur la aŭtoŝoseo A11, kiu kunligas Florencon (Firenze) al la maro Pisa kaj Vjareĝo (Viareggio).
      Venante de nordokcidenta Italujo eniru la aŭtoŝoseon A12 de Ĝenovo (Genova) kun direkto Rosignano Marittimo, kaj en Vjareĝo (Viareggio) transiru al la aŭtoŝoseo A11 kun direkto Florenco (Firnze).
      Venante de norda Italujo vi povas ankaŭ elekti atingi Vjareĝon (Viareggio) de Parmo (Parma) per la aŭtoŝoseo A15 Parma-La Spezia, kaj de La Spezia A12, aŭ atingi Florenon (Firenze) per la aŭtoŝoseo A1 Milano-Napolo (Napoli) kaj de Florenco (Firenze) transiru al la aŭtoŝoseo A11 kun direkto Pisa.
      Venante de nordorienta Italujo vi ĉiukaze atingu Florencon (Firenze) per la aŭtoŝoseo A1 Milano-Napolo kaj de Florenco (Firenze) transiru al la aŭtoŝoseo A11 kun direkto Pisa.
      Venante de centra kaj suda Italujo vi prefere atingu Florencon (Firenze) per la aŭtoŝoseo A1 Milano-Napolo (Napoli) kaj de Florenco (Firenze) transiru al la aŭtoŝoseo A11 kun direkto Pisa.
      Venante de la marborda parto de Toskanujo, vi atingu Vjareĝon (Viareggio) aŭ Pison per la aŭtoŝoseo A12 kaj tiam (de Vjareĝo aŭ de Pisa) transiru al la aŭtoŝoseo A11 kun direkto Florenco (Firenze).

 

    • AŬTOBUSE :
      Estas pluraj rektaj busaj linioj al Montecatini Terme. El italaj urboj Romo (Roma), Ĝenovo (Genova), Pisa, Florenco (Firenze), Milano, Torino, Bari, Trento, Verono (Verona), Kampobaso (Campobasso), Aosto (Aosta), Teramo, Kaserto (Caserta), Krotono (Crotone), Katanjo (Catania) kaj aliaj.
      Internaciaj de Lisbono, Madrido, Barcelono, Nico, Parizo, Frankfurto, Berno, Bruselo.
      La italaj flughavenoj buse kunligataj al Montecatini Terme estas Florenco, FLR, Pisa PSA, Bergamo BGY, Milano MXP, Milano LIN, Romo FCO, Romo CIA.

 

    • TRAJNE :
      La fervoja linio Florenco-Prato-Luko-Vjareĝo (Firenze-Prato-Lucca-Viareggio) haltas en Montecatini Terme per du stacidomoj: Montecatini Terme-Monsummano kaj Montecatini Centro.
      La kongresejo estas pli facile atingebla de la stacidomo Montecatini Centro kie ĉiukaze haltas ĉiuj trajnoj, kun proksimume duonhora ofteco, kaj de Florenco-Firenze Santa Maria Novella al Luko (Lucca) kaj Vjareĝo (Viareggio), kaj de Vjareĝo (Viareggio) kaj de Luko (Lucca) al direkto Florenco (Firenze).
      Estas ankaŭ ĉiutage pluraj rektaj trajnoj de la stacidomo de Pisa Centrale kun direkto Florenco kiuj haltas en Montecatini Centro, sed de Pisa pli ofte eblas atingi Montecatini per konekto en Luko (Lucca).
      La detala trajnhoraro por la somero 2024 ankoraŭ (27a de marto) ne estas disponebla ĝis la fino de majo almenaŭ.

 

    • AVIADILE :
      Montecatini Terme distancas aŭtomobile 50 km de la internacia flughaveno Pisa PSA kaj 42 km de la fughaveno Florenco FLR. Ĝi estas rekte kunligita per aŭtobusoj al tiuj du flughavenoj, kiel ankaŭ al tiuj de Bergamo BGY, Milano MXP, Milano LIN, Romo FCO, Romo CIA.
      De PSA eblas atingi la fervojan stacidomon Pisa Centrale piede (900 m) aŭ per speciala trajno (€ 6,50) kaj de tie daŭrigi per trajno al Montecatini Centro (meza ofteco ĉiu duona horo).
      De FLR eblas atingi la fervojan stacidomon de Florenco – Firenze Santa Maria Novella per tramo T2 (19 min, 2 €), aŭ per rekta buso (5 €) kaj de tie daŭrigi per trajno. Per taksio prefere vi atingu la pli proksiman stacidomon Florenco Rifredi (4 km) kie haltas ĉiuj trajnoj direktataj al Montecatini Centro.

 

    • BICIKLE :
      Atingi Montecatini Termen bicikle eblas laŭ la ŝtataj kaj regionaj vojoj, kaj ĉiuj lokaj trajnoj al Montecatini Centro permesas la transporton de bicikloj kaj tial aparte taŭgas por biciklantoj.
      Kelkaj specialaj longdistancaj trajnoj, identigitaj kun la bicikla simbolo, permesas la transporton de bicikloj kun la vojaĝantoj. En ĉiuj regionaj trajnoj, eĉ se ne identigitaj per la simbolo, estas permesite transporti biciklojn nur en la spaco disponebla en la vestibloj, se tio ne kaŭzas damaĝon al aliaj vojaĝantoj.
      Por grupoj konsistantaj el pli ol 10 bicikloj, rezervoj devas esti prezentitaj ĉe la Centro Compartimentale Comitive en Pisa (tel +39 050 502184, +39 366 6734907, retpoŝte ufficiogruppi.fi@trenitalia.it) aŭ al la nacia numero por grupvojaĝoj (+39 06 6000) aŭ ĉe la komenca stacidomo de la vojaĝo almenaŭ 7 tagojn antaŭ la foriro.