90-a Itala Kongreso de Esperanto

Montecatini Terme, 24–31-a de aŭgusto 2024
Temo: Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento

Ekskursoj

Bonvolu rezervi vian lokon per la jena mendilo:

 

Dimanĉo, 25 Aŭgusto 2024

  Vinci kaj Leonardo (NUR POR EKSTERLANDANOJ)
  14:30 – 19:30
  Kosto: 40 €
Vinci, la naskiĝvilaĝo de Leonardo da Vinci, estas fascina loko.
La naskiĝdomo situas en Anchiano, kelkajn kilometrojn for de Vinci, kaj enhavas muzeon kun modeloj de la maŝinoj de Leonardo kaj artaĵoj inspiritaj de Leonardo.
Ni ankaŭ vizitos La Leonarda-n Muzeon en la Kastelo de la Grafoj Guidi, en Vinci.
Ĝi enhavas vastan kolekton da manfaraĵoj de Leonardo. La modeloj, kreitaj surbaze de la desegnaĵoj de Leonardo, permesas al ni admiri lian inventeman genion kaj liajn intuiciojn en
la scienca kaj teknologia kampoj.
Ni vizitos la Preĝejon de „Santa Croce al Tempio“. En ĝi estas la tombo de la patro de Leonardo, Ser Piero da Vinci.
Fine, ni promenos tra la urbeto, pripensante pri la Itala geniulo.

Lundo, 26 Aŭgusto 2024

  Lucca
  08:00 – 19:00
  Kosto: 60 €
Tuttaga ekskurso por malkovri ĉi tiun arturbon, enfermitan en ĝiaj antikvaj muroj kaj plena je netakseblaj trezoroj.
Ni promenos sur la historiaj renesancaj muroj de Lucca (pr. Lukka) kun vizito kaj priskribo de kelkaj kazernoj kaj bastionoj, kiujn ni renkontos laŭvoje.
Ni vidos de supre la antikvan botanikan ĝardenon kaj la grandiozan palacon Pfenner.
Ni promenos tra la historia centro Piazza dell’Anfiteatro, la nomo jam diras al vi, kio ĝi estis en ĉi tiu spaco okupata hodiaŭ de unu el la plej belaj placoj en Italio.
La Preĝejo de „San Michele“, ankaŭ konata kiel la Forumo, staras en la loko kie estis la centro de antikva Lucca.
Ni ankaŭ promenos tra la du ĉefaj aksoj, Via Fillungo kaj San Paolino, hodiaŭ komercaj kaj sociaj stratoj, reprezentantaj la romiajn dekumanojn.
Ni plonĝos en arton kaj spiritecon, vizitante kelkajn el la plej belaj preĝejoj: la Bazilikon de „San Frediano“ kaj multajn aliajn preĝejojn, kiuj plibeligas la historian centron,
sen maltrafi halton ĉe la preĝejeto de „Santa Gemma Galgani“.
Ni observos gravajn civilajn konstruaĵojn, kiel la belan Palaco-n „Ducale“ en Piazza Napoleone kaj la domon Puccini en la centjariĝo de la morto de la granda muzikisto.
Oni havos pakitan tagmanĝon sur la muroj en unu el la multaj verdaj spacoj speciale ekipitaj per tabloj, kun vido al la sonorilturoj kaj turoj de la centro.

  Collodi
  08:00 – 13:00
  Kosto: 50 €
Ĉu vi pretas plonĝi en la magian mondon de Pinokjo?
Jen la ekskurso al Collodi, la naskiĝloko de la plej fama marioneto en la mondo, kaj al Pinokjo Parko, sorĉita loko, kie vi povas revivi liajn aventurojn.
Ni espereble estos sufiĉe bonŝancaj esti akompanataj de tre speciala amiko kaj rolulo, nome Pinokjo de Comencini, Andrea Balestri, aktoro el Pisa, kiu kiel infano ludis la rolon
de Pinokjo en la dediĉita filmo.
Ni estos en la urbo kie Carlo Lorenzini, aŭtoro de La Aventuroj de Pinokjo, pasigis sian infanaĝon kaj de kiu li poste prenis sian pseŭdonimon: Collodi. (Ekzistas ankaŭ esperanta
traduko de la verko).
Promenante tra pitoreskaj stratoj, vi sentos vin meze de fabelo.
Kaj poste la Pinokjo Parko: oni vizitos veran subĉielan muzeon dediĉitan al la longnaza marioneto. La parko estas konceptita kiel plezurparko por infana edukado, ĝi ne estas kutima
amuzparko, sed prefere loko, kie oni havas la senton retrovi vivantan fabelon ene de vojo markita de kombinaĵo de arto kaj naturo.
Plenkreskuloj kaj infanoj same povos mergi sin en kaj revivi la allogan sperton de la rolulo Pinokjo, promenante tra la parko kaj renkontante la rolulojn kaj eventojn de la
rakonto.

  La steloj: la astronomia observatorio en Tavolaia
  21:00 – 00:30
  Kosto: 45 €
Ekskurso al la astronomia observatorio en la urbeto Tavolaia, Santa Maria a Monte.
Temos pri gvidata vizito kun ilustrado de la iloj kaj historio kaj observado de la stelplena ĉielo kun mallongaj astronomiaj nocioj.
La renkontiĝo komenciĝos per akcepto de la vizitantoj en salono fare de la respondeculoj de la instalaĵo. Tie, ili prelegos pri la observejo, klarigante ĝiajn karakterizaĵojn kaj
agadojn.
Krome, ili faros ĝeneralan enkondukon al astronomiaj temoj kaj respondos al la demandoj de la partoprenantoj.
Poste, malgrandgrupe, ĉiuj iros al la kupolo de la teleskopo kaj per tiu eblos observi diversajn ĉielobjektojn, t.e. stelojn, planedojn, nebulozojn…
La reveno al la hotelo estos ĉirkaŭ je la 00:30 nokte.

Mardo, 27 Aŭgusto 2024

  Garfagnana: Barga, Grotoj de la Vento, Borgo a Mozzano
  08:00 – 19:00
  Kosto: 60 €
La ekskurso iras tra la montoj de Apeninoj kaj de la t.n. Apuanaj Alpoj.
Ni trapasos Pescia-n, Collodi-n (kie naskiĝis la aŭtoro de Pinokjo, kaj kien iros alitaga ekskurso) kaj Villa Basilica-n, dum la malfrua mezepoko fama kiel
forĝejo de renomataj glavoj.
Ni atingos la valon de rivero Lima pasante sub la altebenaĵon de Pizzorne.
Tie, la vilaĝeto Colognora Valleriana estas lingva insulo de dialekto/lingvo, kiu pro sia komplekseco ankoraŭ ne estis plene interpretita, nun parolata de tre malmultaj lokanoj.Ni
atingos Barga-n, kaj en ĝi ni vizitos la ĉefpreĝejon de „San Cristoforo“ kaj la preĝejon de la Sanktega Krucifikso.
Ĉe la ĉefpreĝejo estas “arringo”, vasta gazono inter la katedralo kaj la pretoria palaco, kie la homoj kunvenis por parlamento. De ĉiu flanko de la placo, vi povos ĝui la
grandiozan panoramon kiu ĉirkaŭas Barga konsistiganta de la Pizzorne-montoj, la Apuaj Alpoj kaj la Apeninoj.
Tiam, transirante la ĉefriveron Serchio-n, ni eniros la valon de rivereto Turrite por atingi la grandiozajn Grotojn de la Vento, kiujn ni vizitos per unuhora interna promeno kun
366 ŝtupoj, kie ni spertos la kavernurson, la sifonon, la venton, la konkreciojn.
(taŭga por la etuloj, sed ne por homoj en rulseĝoj aŭ kun gravaj movmalfacilaĵoj)
Tra la enirejo oni rapide atingas grandan ĉambron, en kiu oni povas admiri kompletan skeleton de kavernurso kaj gigantan plantigradon, formortintan dum 20.000 jaroj, kiu travintris
en la kavernoj.
Trapasante iometan mallarĝiĝon, kie oni klare sentas fortan aerfluon, kiu donas la nomon al la kaverno, oni trapasas sifonon per malgranda ponto kaj eniras grandan tunelon, kies
maldekstra muro estas preskaŭ tute kovrita de granda konkrecia fluo.
Grimpante ŝtuparon oni povas atingi grandiozan subteran lagon kaj eniri la Pendan Ĉambron, ĉirkaŭitan de eksterordinara abundo da kalkŝtonaj konkrecioj karakterizitaj de helaj
koloroj, igitaj brilantaj de la akvovualo kiu nutras ilin.
La sugesta spektaklo de la konkrecioj daŭras en la galerioj kaj postaj ĉambroj, por ĉesi sur la rando de profunda abismo kie la unua itinero finiĝas.
La reveno okazas retroirante tra la jam vizitita parto.
La nombro da paŝoj ne estu timiga: ili estas dividitaj en plurajn relative mallongajn sekciojn, alternante kun plataj sekcioj, do tiu ĉi itinero ne estas laciga.
Revenante tiam al la valo de Serchio ni atingos Borgo-n a Mozzano, trapasante ĉe la nepre fotenda Ponto de la Diablo. En Borgo, ni estos gastigataj de instruistino, kiu sekvis la
kurson “30 Oraj Horoj”, kiu prezentos al ni sian urbon, la preĝejojn kaj la monaĥejon.

  Montecatini Alto
  14:30 – 19:00
  Kosto: 15 €
Per la historia kablotrajno konstruita en 1998, ni vizitos la malgrandan mezepokan urbon Montecatini Alto.
La ĉarma promenado ĉirkaŭ la tuta vilaĝo rememorigas la grandan muran cirklon, kvankam ĉiuj pordoj jam malaperis kaj restas nur unu ĉe la Borgo, je la malalta enirejo norde de la
vilaĝo.
Post ĉirkaŭiro de la muroj, ni vizitos la ĉefajn monumentojn en la vilaĝo: la preĝejon kaj konventon de Santa Maria a Ripa, apud la Borgo-pordo, en kvartalo iam nomata “Ripa”.
Hodiaŭ la konvento kaj preĝejo, lastatempe restaŭritaj, gastigas religian komunumon de benediktaj monaĥinoj.
La Preĝejo de San Pietro Apostolo, ĉefloĝejo de la nuntempa Propositura, datas almenaŭ de la 11-a jarcento kaj travivis diversajn ŝanĝojn, la unua de kiuj estis ĝia tuta rekonstruo,
okazinta dum la dua duono de la sekvanta jarcento.
La Palaĉo de Podestaro prezentas tipajn arkitekturajn ecojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kiel la kadriloj de la fenestroj kaj de la pordego el serena ŝtono.
En la pasinteco, ĝi gastigis la rezidejon de la Podestaĵo, ekzercita fare de la fiava registaro.
La antikva urbodomo (nomata ankaŭ la galerio) iam gastigis publikajn kunvenojn kaj merkatojn. La supera etaĝo, tute renovigita kiel same la fasado dum la dudekaj jaroj de la 20-a
jarcento, estis destinita por la teatro de la Risorti.
La Fortikaĵoj apartenantaj al la antikva defenda sistemo de la kastelo estas lokitaj sur la apogoj de la du montetoj, kiuj formas la Montecatinian montetaron.
La muroj kaj pordoj malaperis de ĝi (alterigita ankaŭ pro la konstruo de la preĝejo kaj de la apuda konvento), sed restas impona turo, kiu gastigas, poste leviĝita kaj provizita per
merloj, horloĝon de la fino de la 18-a jarcento sur la norda flanko, videblan de la tuta vilaĝo kaj ankoraŭ funkciantan.

Merkredo, 28 Aŭgusto 2024

  Florenco
  tuttaga (trajnhoraro)
  Kosto: 60 €
Alveno al Florenca centra trajnstacidomo Firenze Santa Maria Novella.
Ni promenos en la historia centro de la urbo, juvelo de la Renesanco sed kun stratetoj kaj mezepoka animo.
Ni vidos la plej gravajn preĝejojn: la Bazilikon Sankta Maria Novella kaj la proksiman parfum-farmacian metiejon, la katedralon de Santa Maria del Fiore, kun sonorilturo de Giotto
kaj Baptistero, la Bazilikon de Santa Croce, Piazza-n della Signoria kaj Palazzo-n Vecchio kun la turo de Arnolfo, Loggia-n dei Lanzi kaj la koridoron de la Uffizi, la riveron Arno
kaj Ponte-n Vecchio.
Kun la oraĵejoj, Palazzo-n Pitti, Palazzo-n Strozzi, Palazzo-n Davanzati, Piazza-n della Repubblica, la malnovan placon kun la Bronza bonŝanca apr;, ni promenos laŭ la grandioza
rivero Arno kaj ni trovos nin en Via Tornabuoni, altmoda strato kun moddomoj Gucci, Pucci, Palazzo Museo Ferragamo kaj multe pli, kiujn ni renkontos dum la promeno kun loka ĉiĉerono.
Manĝosako estos por la tagmanĝo en verda loko.

  Massa (Nacia Esperanto-Biblioteko) / Torre del Lago Puccini
  08:00 – 19:30
  Kosto: 55 €
Massa, La Nacia Esperanto Biblioteko, kaj la Urbo
Nia vizito unue haltos en la centro de Massa, en Placo Catina e Mario Dazzini (esperantistoj). Ili estis unu el la koroj de la Itala movado dum pluraj jardekoj, kaj iniciatintoj
de la Nacia Esperanto-Biblioteko, kiun ni poste vizitos.
Tie ni havos saluton de la Direktorino de la Ŝtata Arkivo de Massa, kie estas biblioteko, kaj mallongaj klarigojn de Enriko Borrello, loka volontula referenculo.
Sekve, ni vizitos la centron de la urbo, fondita de la praromia popolo de Liguroj, kiu poste igis grava cerivera haltejo de la romia Aurelja cefstrato, kiu de Romo portis al Gallujo.
De la 15-a gis la 19-a jarcento, Massa estis cefurbo de sendependa duklando, regita fare de la familio Cybo-Malaspina. Estas en la centro antikvaj palacoj kiel Palazzo Ducale, en la
bela Piazza Aranci (Duka Palaco kaj Placo Orangoj), Palaco Bourdillon, la Katedralo dedicita al Sankta Petro Apostolo kaj al Sankta Francisko.
Gardas la urbon la Kastelo Malaspina kun giaj fortikajoj; estas videblaj ankau la antikvaj pordegoj de la urbo.
Poste, ni sidigos en Piazza Aranci, la cefa urba placo, por tagmangi per mangosakoj.
Ni reveturos por atingi la urbeton Torre-n del Lago Puccini (Turo ce Lago Pucini), ce la bordo de Lago Massaciuccoli (Massacukkolj), kie la fama muzikverkisto Giacomo Puccini tre
satis vivi.Tie estas amfiteatro al li dedicita.
Eblas viziti ankau la vilaon, kie vivis Puccini, kaj promeni lau la lago- kaj la marbordo, kie eblas marbanigi.

Ĵaŭdo, 29 Aŭgusto 2024

 Pisa kaj Vicopisano
  08:00 – 19:30
  Kosto: 60 €
Ni alvenos al la busa parkejo, kiu proksimas al la placo de Mirakloj, kun la Katedralo, la Baptejo, la Monumenta Tombejo kaj la fama Kliniĝanta Turo.
De tie, ni promenos tra la urbocentro, pasante tra la Piazza dei Cavalieri (kun la Palaco de Vasari, sidejo de Scuola Normale Superiore, la Palaco dei Dodici, la Preĝejo de la
Kavaliroj, la Turo de Grafo Ugolino), la universitataj palacoj, la mezepoka Borgo Stretto, la historiaj riverbordoj kun prestiĝaj riĉulaj palacoj ĝis la Fortikaĵo San Gallo, kie ni
tagmanĝos en granda ĝardeno.
Ni pluiros viziti la Murpentraĵon “Tuttomondo” de Keith Haring, la plej granda en la mondo en publika vido, kaj la lasta artaĵo de la Usona artisto.
Reveninte al la buso, ni pluiros al la mezepoka fortikaĵo de Vicopisano, konstruita de la fama arkitekto Filippo Brunelleschi, kiun ni vizitos gvidataj de ĝia direktoro, prof.
Giovanni Fascetti.

  Vinci kaj Leonardo (POR ĈIUJ)
  14:30 – 19:30
  Kosto: 40 €
Vinci, la naskiĝvilaĝo de Leonardo da Vinci, estas fascina loko.
La naskiĝdomo situas en Anchiano, kelkajn kilometrojn for de Vinci, kaj enhavas muzeon kun modeloj de la maŝinoj de Leonardo kaj artaĵoj inspiritaj de Leonardo.
Ni ankaŭ vizitos La Leonarda-n Muzeon en la Kastelo de la Grafoj Guidi, en Vinci.
Ĝi enhavas vastan kolekton da manfaraĵoj de Leonardo. La modeloj, kreitaj surbaze de la desegnaĵoj de Leonardo, permesas al ni admiri lian inventeman genion kaj liajn intuiciojn en
la scienca kaj teknologia kampoj.
Ni vizitos la Preĝejon de „Santa Croce al Tempio“. En ĝi estas la tombo de la patro de Leonardo, Ser Piero da Vinci.
Fine, ni promenos tra la urbeto, pripensante pri la Itala geniulo.

Vendredo, 30 Aŭgusto 2024

  Pistoia kaj Serravalle
  08:00 – 13:00
  Kosto: 40 €
Pistoia estas mezepoka urbo, ĉefe fama, ĉar ĝi tenas la rekordon esti la unua komunumo en la mondo, kiu dotis sin per skribita statuto jam en 1117-jaro.
La urbo estis fondita sur la antaŭekzistanta romia fortika urbo (“oppidum” en la latina lingvo) kaj pli antikva etruska vilaĝo.
Ja la origino de la nomo de la urbo estas ankoraŭ nun necerta.
Estas kelkaj kleruloj, kiuj opinias, ke ĝi devenas de la etruskaj vortoj “Pist” kaj “Oros” (porto kaj monto) kaj aliaj, kiuj preferas konsideri ĝian devenon de “Pistoria” (fornoj por la pano en la latina lingvo).
Pistoia havas multajn vidindaĵojn, ĉefe en la bela ĉefpreĝeja placo.
Belega estas la katedralo, en kiu estas gardita la relikvujo de S-ta Jakobo, arĝenta verko realigita inter 1287 kaj 1456 de multaj famaj artistoj; inter tiuj la juna Filippo Brunelleschi, kiu ja studis kaj laboris en pistoiaa arta laborejo.
En 1293, en tiu katedralo, okazis la fama sakrilegia ŝtelo fare de Vanni Fucci, rakontita de Dante Alighieri en lia Dia Komedio.
Multaj aliaj estas la vizitindaj konstruaĵoj kun verkoj de artistoj internacie konataj, ekz., inter ili, Luca, Andrea kaj Giovanni della Robbia, Giovanni Pisano, Giorgio Vasari kaj Santi Buglioni.
Serravalle estas bela mezepoka vilaĝo, tiel nomita, ĉar tiu zono disigas la valojn de la riveroj Ombrone kaj Nievole, kiuj iam respektive apartenis al Pistoia kaj Lucca (hodiaŭ ambaŭ apartenas al Pistoia).
La zono ĝuste troviĝis sur la romia kasia vojo kaj pro tio, jam ekde tiuj tempoj, ĝi estis garnizonita.
Tamen la unuaj certaj informoj estas en la dua duono de la dek dua jarcento, kiam Pistoia provizis tiun paszonon per fortikaĵo.
Poste Serravalle estis konkerita de Lucca, precipe de la fama kondotiero Castruccio Castracani.
Lucca konstruis novan fortikaĵon en la okcidenta parto de la vilaĝo.
Ankoraŭ nun oni povas viziti la du fortikaĵojn, la malnovan, kun la longobarda turo, kaj la novan, konstruita per la superrigardo de Uguccione della Faggiola kaj nomita fortikaĵo de Castruccio.
Aliaj vizitindaj lokoj estas la pordo de la akcizo, la preĝejo de S-ta Miĥaelo Ĉefanĝelo, kiu enhavas belajn mezepokajn freskojn, kaj la preĝejo de S-ta Stefano, kun bela antikva ligna krucifikso kaj skulptaĵoj el vitrigita terakoto de la fama pistoiaa laborejo de Santi Buglioni.