88-a Itala Kongreso de Esperanto

Asizo, 20–27-a de aŭgusto 2021
Temo: Sankta Francisko kaj la prediko al la birdoj: komunikado inter malsamuloj kiel vojo al paco

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  • seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  • prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  • kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
  • lingvaj ekzamenoj de IIE
  • libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  • koncertoj kaj teatraĵoj
  • ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.

Jam 219  homoj aliĝis al la 88-a Itala Kongreso.
Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!

La kongresejo

La kongresejo nomiĝas Hotel Il Cenacolo kaj ĝia adreso estas viale Patrono d’Italia, 70 – Santa Maria degli Angeli. Vizitu la paĝon Kiel alveni por pliaj infomoj.

Pri la urbo

La urbo Assisi (Asizo), konstruita proksime de la etruska teritorio, ne estis fremda al influo de tiu popolo. Nomata “Assisium” iĝis floranta romia municipo. Komence de la 3‑a
jc. disvastiĝis kristanismo danke al martiro Rufino, ĝia unua episkopo. Post la falo de la imperio, la urbo estis detruita de la Gotoj de Totila (545 j.), okupata de la Bizancanoj, konkerita de la Langobardoj. Dum longa tempo ĝi estis parto de la duklando Spoleto. Refortikiĝis dum la 11/12-a jc per la unuaj spertoj de komunuma libereco, sed baldaŭ ĝi suferis pro militoj. Subigita de Frederiko la Ruĝbarbulo, tie estis edukita Frederiko la2-a de Ŝvabujo. En tiu periodo naskiĝis Sankta Francisko (1181 aŭ 1182) kaj Sankta Kjara (1193 aŭ 1194). Krom la imperia kaj papa dominado, la urbo elprovis la povon de Perugia, de familio Visconti, de dinastio Montefeltro, de Braccio Fortebraccio, de la Sforza; ĝi estis disŝirita de internaj luktoj (inter la “Partio de la Supro” kaj la “Partio de la Subo”). Ek de ‘500 ĝis 1860, escepte de la mallonga napoleona parentezo, Assisi estis parto de la Eklezia Ŝtato.

Assisi, urbo ne nur “vidinda” sed “vivinda”

Assisi, meze de Umbrio, je la mezdeklivo de monto Subasio, 424 mt. super marnivelo, estas turisma centro eksterordinare interesa. Tiujn, kiuj ĉiusezone alvenas el ĉiu mondoparto, allogas la arttrezoroj kaj la franciskanaj memoraĵoj, kiujn la urbo ĵaluze gardas. La alsuda lokiĝo, la terasa dismeto super la rava umbra valo, la klimato kaj la aero igas Assisi-n ideala loko por longdaŭraj restadoj. Danke al ĝia pozicio kaj al modernaj komunikiloj, ĝi estas ideala por tiuj kiuj deziras ekskursi al la ĉefaj umbraj vidindaĵoj. Nepriskribeblaj dolĉaj estas ĝiaj matenoj kaj fascinoplenaj ĝiaj sunsubiroj kiuj redonas al la rozkoloraj ŝtonoj de Subasio, per kiuj estas konstruitaj domoj kaj preĝejoj, la originan koloron. Intense romantikaj kaj poeziaj stratetoj kaj placetoj. La eksterordinara sekreto de tiu urbo konsistas el tio, kio ĝi scipovas esti tagon post tago kaj, samtempe, revivi ĝian pasinton kaj vivi momentojn de intensa spiritualeco.
La kalendaro de Assisi riĉas je religiaj elvokoj kaj ceremonioj – komentitaj per la kapelaj ĥoroj – dum tuta jaro. Ek de la “Kristnasko en Assisi”, kiam en la preĝejoj kaj stratetoj estas aranĝitaj kripoj, kiuj revivigas la mistikan franciskanan poezion, ĝis la Paskaj ceremonioj, la procesioj de Corpus Domini, la Festo de la Voto, al tiu de la Pardono, kaj al la festo de Sankta Francisko, Patrono de Italio.
Ne malpli riĉa estas la kalendaro de artaj kaj kulturaj aranĝoj: artaj ekspozicioj, stud-kunvenoj, kursoj, koncertoj kaj spektakloj. Inter la folkloraj prezentoj la plej fama estas Calendimaggio, dum kiu oni rearanĝas la urbon kiel en la antikvaj tempoj.
Sed Assisi proponas ankaŭ alion. Kiu amas la naturon povas ekskursi kaj mergiĝi en la silenton de la arbaroj aŭ atingi la supron de monto Subasio (mt. 1290). Por tiuj kiuj emas sportumi estas je dispono modernaj teniskampoj, gimnastikejoj kaj naĝbasenoj.

Ĝis la 88-a Itala Kongreso restas:

Aliĝu nun!

Sub aŭspicio de
emblemo urbo Asizo
Città di Assisi