88-a Itala Kongreso de Esperanto

Asizo, 20–27-a de aŭgusto 2021
Temo: Sankta Francisko kaj la prediko al la birdoj: komunikado inter malsamuloj kiel vojo al paco

Ekskursoj

Sabate, 21 Aŭgusto 2021

Assisi
15:00 – 18:30
Kosto: 15,00 €
La urbo Assisi
La rivero Tibero markis la antikvan limon inter la Etruskoj kaj la Umbroj. La umbraj ŝtato-urboj atingis Adriatikon konsistigante italan federacion. Malmultaj scias ke la urbo de sankta Francisko estis grava sankta loko por la Umbroj unue kaj poste por la Romianoj, pro la terapiaj fontoj, kies spuroj ankoraŭ videblas en la antikvaj termoj.
La vizito de la historia centro komenciĝas de la Baziliko de Sankta Francisko, por poste atingi, tra la tipaj vojetoj, la Placon de la Komunumo, kie troviĝas la Templo de Minervo (1-a jc a.K.) tre bone konservita, kaj la subaj Arkeologia Muzeo kaj Romia Forumo, ĝis la kvartalo de la antikva Amfiteatro, kies spuroj videblas en la kurbiĝo de la tipaj ruĝaj domoj de Assisi, la vizito finiĝas per promenado kaj vizito al la baziliko de Sanka Kjara.

Dimanĉe, 22 Aŭgusto 2021

Perugia-Torgiano
09:00 – 18:30
Kosto: 60,00 €
La urboj Perugia kaj Torgiano
Perugia estis fondita de la Etruskoj sur la supro de du montetoj ĉirkaŭ la 6 jc. a.K. kaj ĝia plej grava periodo datiĝas de la helena epoko (3 a.K.). Konkerita de Oktaviano Aŭgusto la 40-an jaron a.K. estis renomita Augustia Perusia.
La gvidata vizito de la historia centro komenciĝas de placo de Partigiani, vizitante unu el la du pordegoj situataj ĉe la du finoj de la antikva romia ĉefvojo: Porta Marzia, nun enprenita en la deksesjarcenta Rocca Paolina, oni pluiras laŭ strato Vannucci, placo Matteotti, ĝis Palaco de la Priori, Fontana Maggiore (plej granda fontano), la katedralo kaj la mirinda Arko de Aŭgusto kun ĝiaj potencaj turegoj.
Post tagmanĝa paŭzo, ni buse atingos Torgiano, por viziti la Muzeojn de kaj vino kaj de la olivarbo kaj de oleo al kio sekvos gustumado de tipaj lokaj produktoj.
Reveno al Assisi.
Gubbio
15:00 – 18:30
Kosto: 35,00 €
La urbo Gubbio
Lokita sub la “monteto elektita de Beata Ubaldo” la urbo Gubbio estas unu el la plej bone konservitaj urbostrukturoj, kiu gardis dum la jarcentoj senŝanĝe la mezepokan stilon, la uzadon de la bela apenina ŝtono kiu unuecigas la imponajn arkitekturojn de la civila kaj religia povo, ĝis la tipaj turoformaj loĝejoj.
La vizito de la historia centro de Gubbio startas de placo de la 40 Martiroj, atingante placon Grandan, per pitoreska promeno laŭ la tipaj vojetoj kaj utiligante lifton, por atingi kaj admiri la Palacon de la Konsuloj, unu el la plej gravaj arkitektaj konstruaĵoj de la itala Mezepoko, nuntempe sidejo de la Urba Muzeo. Oni pluiras al la preĝejo de Sankta Francisko, konstruita kie la sanktulo ricevis de amiko la unuan monaĥan robon, kaj oni admiras interesajn freskojn de la 13-a kaj 14-a jc.; kaj ankoraŭ en la plej alta urboparto, facile atingebla per alia lifto, al la Katedralo dediĉita al la sanktuloj Jakobo kaj Mariano, kies origina gotika stilo estas tre interesa. Per promeno tra Sankta Marteno, mezepoka kvartalo laŭlonge de la torento Camignano, kiu gardas la plej intiman kaj antikvan atmosferon de Gubbio, oni finas la viziton kaj, post ioma libera tempo por pli bone konatiĝi kun la urba etoso, revenas al Asizo.

Lunde, 23 Aŭgusto 2021

Lago Trasimeno
08:15 – 18:30
Kosto: 65,00 €
Lago Trasimeno
Trasimeno proponas ravan montetan scenejon. Laŭlonge de la lagobordo floris la antikva Etruska kulturo, en 217 a.K. tie la Romianoj tragike kaj sangoelverŝe estis venkitaj de Hanibalo. En la mezepoko ĝi estis nomata “la lago de Perugia”, urbo kiu subigis ĝiajn insulojn kaj setejojn ek de la unuaj dekoj de la dekdua jarcento. La luma alvido al Trasimeno iĝis dum la Renesanco ideala tipa parto de la pentroarto de Perugino.
Busa forveturo de Asizo al Passignano. Per pramo oni atingos Isola Maggiore [La plej granda Insulo], kie oni konatiĝos kun tipa vilaĝo Borgo dei Pescatori [Vilaĝo de la Fiŝkaptistoj], kie ĝis antaŭ kelkaj jaroj eblis renkonti virinojn brodantaj antaŭ la hejmpordo; kun la preĝejo de Sankta Mikaelo ĉefanĝelo, vera mirindaĵo pro siaj freskoj, situata ĉe la plej alta loko de la insulo; kaj fine oni paŝos laŭ la muzea vojo vizitante la Domon de la Popola Kapitano, kaj la Muzeo de la Puntoj.
Prame al Castiglione del Lago kaj tagmanĝa paŭzo.
Posttagmeze turisma vizito de la urbo, situata sur promontoro super lago Trasimeno, vizito de Kastelo de la Leono kaj de la rafinita Palaco de la Corgna, per panorama promenejo laŭlonge de la mezepokaj muroj. Vizito de la preĝejo Sankta Maria Magdalena, novklasikstila, kun ene interesaj verkoj de Bernardo Gozzoli.
Reveno al Assisi.
Spello
15:00 – 18:30
Kosto: 30,00 €
La urbo Spello
En ĉi tiu regiono naskiĝis du el la plej gravaj renesancaj artistoj Pietro Vannucci, nomata Perugino, kaj Bernardino di Betto, nomata Pinturicchio. Por konatiĝi kun ili ni vizitos Spello-n, apudan urbeton sur monteto, kiu estas tipe mezepoka urbeto tre karakteriza kun ravaj stratanguloj kaj domoj, kie admirindas la cicklon de freskoj de Pinturicchio.
La gvidata vizito de la historia centro de Spello, kie la renesanca arto estas atestita de la freskoj de Pinturicchio ene de Collegiata [kanonika preĝejo] de Sankta Maria la plej Granda (1501).
La rakontoj pri la infanaĝo de Jesuo, tre detale priskribitaj laŭ la kutimo de la pentristo, estis komisiita de membro de familio Baglioni, tiutempe regantoj de Perugia, por celebri la triumfon de iu klano de la familio super la alia sekve de terura enfamilia venĝo inter klanoj konata kiel “la sanga geedziĝo”. Alia grava verko de Pinturicchio admirendas en la apuda preĝejo de Sankta Andrea.
Libera tempo por pli bone konatiĝi kun la urba etoso.
Vizito al loka ole-kooperativo kun gustumado.
Reveno al Asizo.

Marde, 24 Aŭgusto 2021

Muzeo de la Kanabo, Cascata delle Marmore, Narni
08:00 – 18:30
Kosto: 60,00 €
Carsulae kaj akvofalo “Cascata delle Marmore”
La busa veturado paŭzos en Sant’Anatolia di Narco por viziti la Muzeon de la Kanabo, kie oni studas kaj plivalorigas la tradiciajn konojn kaj la historian kaj antropologian havaĵon ligitan al kultivado de kanabo en Valnerina. Eblas konatiĝi kun la tuta laboradciklo kaj kun la pretiglaboroj por teksado, varpado kaj tekstila kolekto. Eblas ankaŭ partopreni al eta didaktika laboratorio kun manteksiloj.
Oni pluveturos al Cascata delle Marmore, la plej impona itala akvofalo, belega ekzemplo de la Romia verka kapablo. Ĝia origino datiĝas je la 3-a jc. a.K. kiam oni decidis realigi artefaritan tranĉon por liberigi la suprajn teritoriojn de Rieti kovritaj de stagna akvo. Danke al tiu majesta verko la akvoj de rivero Velino sin ĵetas en riveron Nera kaj ankoraŭ nuntempe oni utiligas la akvo-energion de la falo por produkti elektran energion. Tie oni povos libere promeni al la suba belvidejo por miri la malfermon de la akvokondukiloj, por poste rekuniĝi ĉe la buso kaj atingi urbon Narni.
Tagmanĝa paŭzo.
Posttagmeze vizito de la historia centro de Narni. La antikva romia kolonio Narnia konservas historian centron aparte fascina, kaj en la romia parto kaj en la mezepoka. Kompreneble oni vizitos la katedralon, la preĝejon de Sankta Maria Impensole, kaj poste oni esploros la subteran Narni kun aparta atento al la subtera preĝejo kaj al la kelo de la Inkvizicio.
La vizito finiĝos per gustumado de lokaj vinoj: Rosso Ciliegiolo, ŝaŭmvino Ciliegiolo kaj Bianco de Narni kun akompano de lokaj manĝospecialaĵoj kaj klarigo pri la diversaj metodoj prilabori la vinon.
Reveno al Asizo.
Spoleto-Bevagna
09:00 – 18:30
Kosto: 60,00 €
La urboj Spoleto kaj Bevagna
Tiu ĉi parto de Umbrio inter Assisi kaj Spoleto ĝuis eksterordinaran evoluon de la romanika arkitekturo, aparte rimarkinda ĉar enkadrigita en la fascinaj mezepokaj urboj.
La gvidata vizito de Spoleto startas per rondiro de la Rocca Alborneziana, kaj vizito de la Ponte delle Torri. Malsuprenirante oni admiros la fontanon de Mascherone, kaj placon Campello.
Pivotpunkto de la vizito sendube estos la katedralo Sankta Maria Ĉielenirinta, kies histori-arta enhavo estas absolute interesa. Krom la fasado ankaŭ la interna mozaika planko atestas la romanikan devenon (1198). Aparte interesa la krucifikso de “Sozio” de la 12-a jc kaj la freskoj de Filippo Lippi. Trairante placon de Mercato oni renkontas la Arkon de Druso kaj Germanico, por fini la viziton en placo de la Libertà por admiri la Romian Teatron.
Tagmanĝa paŭzo.
Pluveturo al Bevagna kaj vizito de la historia centro, kie, en placo Silvestri elstaras du romanik-epokaj juveloj, la preĝejoj de Sankta Silvestro kaj de Sankta Mikaelo ĉefanĝelo. La intensa rilato, foje konfliktema, inter la tiuepokaj Imperiestroj kaj Papoj lasis ne forviŝeblajn spurojn en la skulptaĵoj kaj en la surskribaĵoj de la arkitektaj strukturoj. Promenante en la historia kvartalo oni atingos la Romian Teatron kaj la tre interesan domon de la komercisto, kies vizito permesos enprofundiĝi en la konon de la vivoritmo de la mezepokaj familioj.
Reveno al Asizo.

Merkrede, 25 Aŭgusto 2021

Todi-Orvieto
08:00 – 18:30
Kosto: 60,00 €
La urboj Todj kaj Ovieto
Alvenintaj en Todi, antaŭ ol komenci la viziton de la tipe mezepoka urbo, oni haltos ĉe la Templo de Sankta Maria de la Konsolo, rara arkitektura renesanca ekzemplo laŭ la stilo de Bramante.
La konstruaĵo interne prezentas grekkrucan planon kaj ĝin kompletigas impona kupolo. La vizito de la urbocentro komenciĝas en placo de la Popolo, kie troviĝas la Palaco de la Prioroj (1337), la gotikstila Palaco de la Popolo kaj la Palaco de la Popola Kapitano kiu nuntempe gastas la Pinakotekon kaj la etrusk-romian Muzeon.
Manĝopaŭzo.
Posttagmeze busa pluveturo al Orvieto, kie oni komencos la viziton ĉe la Pozzo di San Patrizio kaj la ĝardenoj enaj de la Rocca Albornoziana. Per promenado tra la historia centro oni alvenos al la Katedralo kie admirindas la freskoj de Beato Angelico kaj Luca Signorelli.
Reveno al Asizo.
Montefalco + Sagrantino
14:30 – 18:30
Kosto: 30,00 €
Montefalco kaj Sagrantino
La proksimeco kun regiono Toscana igis multajn lokajn komisiantojn kontakti la toskanajn pentristojn por plibeligi preĝejojn kaj sanktejojn.
Atinginte Montefalco per buso, oni vizitos la centran rondoforman Placon de la Komunumo por atingi la Preĝejon kaj la Muzeon de Sankta Francisko, kie admirindas interesaj renesancaj verkoj kiel iuj freskoj de Benozzo Gozzoli, disĉiplo de Beato Angelico, oni plupromenos al la kvinjarcenta Preĝejo de Sankta Kjara. Pluveturo al Farmo Colsanto kie oni vizitos la vitejojn kaj la kelojn kie konserviĝas la vino en bareloj, por fini per gustumado de 4 vinspecoj, kun iuj lokaj manĝaĵetoj.
Reveno al Asizo.

Jaŭde, 26 Aŭgusto 2021

Foligno
08:30 – 12:30
Kosto: 30,00 €
Urbo de Foligno
Ne ĉiuj scias ke en Foligno eblas viziti la Muzeo de la Presarto (la unua eldono de la Dia Komedio estis presita en Foligno la 11an de aprilo 1472), ne preterlasebla etapo dum la Danta jaro.
Per buso oni atingas la urbon ĉe la Romia Pordego, kaj promenante laŭlonge de la tuta strato Cavour, oni atingas Placon de la Respubliko, ĉirkaŭata de kelkaj el la plej signifaj urbaj palacoj (Komunuma Palaco, Katedralo de San Feliciano, Palaco delle Canoniche, Palaco de Podestà kaj Palaco Trinci, rezidejo de la nobela familio Trinci kun freskoj de Gentile da Fabriano). De la Placo, malsuprenirante laŭ strato Gramsci, oni atingas alian grandan placon kie troviĝas la preĝejo de Sankta Domenico (nuntempe Aŭditorio) kaj de Sankta Maria Infraportas. Aparte interesa, inter la du placoj, mallonga devojĝo por atingi la Conce, produktivan zonon de la mezepoka Foligno. Grava estas ankaŭ la konstanta ĉeesto de nenombreblaj nobelaj palacoj, dank’ al la granda kvanto da aristrokataj familioj iam loĝantaj en la urbo.
Reveno al Assisi.

Vendrede, 27 Aŭgusto 2021