91-a Itala Kongreso de Esperanto

Salsomaggiore Terme, 23–30-a de aŭgusto 2025
Esperanto: la taŭga lingvo por scienco

Ekskursoj

Bonvolu rezervi vian lokon per la jena mendilo:

Dimanĉo, 24 Aŭgusto 2025

  Salsomaggiore kaj Kastelo de Tabiano
  14:30 – 19:00
  Kosto: 40 €
Salsomaggiore kaj Kastelo de Tabiano
Ekskurso ĉefe por la internaciaj kongresanoj, kiuj ne partoprenas en la IEF-a asembleo. Ni malkovros kune la belaĵojn de la urbo, kiu gastigas la 91-an italan Esperanto-kongreson, vizitante ĝian historian centron. Salsomaggiore Terme estas perlo de Emilia-Romanjo, fama pro ĝiaj sanigaj termaj akvoj kaj ĝia fascina arkitektura heredaĵo. Promenante tra la centro, vi estos frapita de la elegantaj vilaoj kaj bone prizorgataj ĝardenoj, kiuj kreas etoson de malstreĉiĝo kaj bonfarto. La promenado inter la Liberty-arkitekturo kondukos nin admiri kaj la Banejojn Berzieri (Terme Berzieri) kaj la Palakongreso, kie ni havos la okazon viziti la ĉambrojn dekoraciitaj, akompanataj de estro de la Komunumo. Aparte interesa estas ankaŭ la Kastelo de Tabiano kien, fine de la tago, ni iros por vizito.

Lundo, 25 Aŭgusto 2025

 Lagdei
  09:00 – 19:00
  Kosto: 50 €
La Refuĝejo Lagdei
La Refuĝejo Lagdei, lokata en la koro de la Parmaj Apeninoj, estas oazo de trankvileco ĉirkaŭata de naturo, ideala por tiuj, kiuj serĉas serenecon kaj beleco. Ĉirkaŭita de arbaroj kaj montoj, la refuĝejo ofertas mirindajn vidpunktojn kaj bonvenigan atmosferon. De ĉi tie ekzistas pluraj panoramaj vojoj taŭgaj por ĉiuj, perfektaj por malkovri la lokajn floraron kaj faunon. Vi povas malkovri la tradician lokan kuirarton aŭ simple ĝui momenton de ripozo kaj malstreĉiĝo for de la granda urbo kaj en netuŝita medio

 Fontanellato kaj la labirinto Masone
  14:30 – 19:00
  Kosto: 50 €
La mezepoka vilaĝo Fontanellato
Fontanellato, fascina mezepoka vilaĝo en la koro de la Po-valo, bonvenigas vizitantojn per sia riĉa historio kaj sentempa ĉarmo. La Fortikaĵo estas belega vidindaĵo en la historia centro, kaj post mallonga promeno ni atingos la Sanktejon de la Sankta Virgulino de la Rozario. Post halto ĉe la Sanktejo ni iros per buso al la Labirinto de Masono, la plej granda bambulabirinto en la mondo. Unika sperto, kiu kombinas arton, naturon kaj arkitekturon en alloga vojaĝo. Ĉiu angulo de la labirinto rakontas historion, dum la ĉirkaŭa parko, kun siaj artaj instalaĵoj, ofertas atmosferon de trankvileco kaj pripensado. Ideala loko por kombini momentojn de lernado kaj libertempo, Fontanellato kaj la Labirinto ofertas memorindan sperton, perfektan por esplori kaŝitan angulon de Italio.
Vidu pli… .

Mardo, 26 Aŭgusto 2025

 Parmo
  09:00 – 18:30
  Kosto: 65 €
Ĝi havas antikvan historion: la urbo eble estis fondita de la etruskoj, kaj nuntempe estas konata por esti la ĉefurbo de la Duklando de Parmo kiu, dum la jarcentoj, iris de la regado de la Farnese-familio al tiu de la Habsburgoj. Tamen, estis sub la registaro de dukino Maria Luigia, ke la urbo travivis grandan urban evoluon. Tial en la stratoj de la historia centro oni ankoraŭ povas observi civilajn kaj religiajn verkojn, kiuj miksas malsamajn stilojn sed kiuj igas la urbon unika. De la romanikstila Katedralo ĝis la renesanca Pilotta kie, interne, estas konservata la mirinda Teatro Farnese el la baroka epoko kaj kiu meritas esti konata kaj vizitata. Dum la plej varmaj tagoj, Parmo ankaŭ ofertas agrablajn promenojn kaj sur la bordoj de la rivero, kiu distranĉas la urbon en du, kaj en la arbaraj aleoj de la duka parko. Ni ne maltrafos viziton al la Monaĥejo San Giovanni kie laboras nia kara Pastro Gustavo Zanoli.

 Castell’Arquato
  14:30 – 18:30
  Kosto: 40 €
Castell’Arquato
Bela vilaĝo lokata en la Liguria Apeninoj. Promeni tra ĝiaj stratoj signifas retropaŝi en la tempo kaj vidi kiel la urbo estis en mezepokaj tempoj; de la Kolegiata Preĝejo de Santa Assunta, konstruita en 1100, ĝis la Palazzo del Podestà de la XIII jarcento. Tio ankaŭ estas la vilaĝo en kiu naskiĝis la muzika tekstaŭtoro Luigi Illica, kiu ankaŭ komponis por Puccini kaj Mascagni. Inter la libretoj pri kiuj li laboris kune kun Giacosa, oni memoru la plej famajn verkojn kiel La Tosca, La Bohème kaj Madame Butterfly.

Merkredo, 27 Aŭgusto 2025

 Mantuo kaj Sabbioneta
  08:00 – 19:00
  Kosto: 65 €
Mantuo kaj Sabbioneta
Fama en la tuta mondo por esti la patrujo de Vergilio, ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la Duklando de Mantuo de la familio Gonzaga, kies kastelo ankoraŭ staras hodiaŭ ĉe la bordo de la Mincio kiu, kurante apud la urbo, prenas la formon de 3 lagoj. Estis ĉi tie, ke mondfamaj artistoj kiel Leon Battista Alberti, Andrea Mantegna kaj Giulio Romano laboris. Hodiaŭ, ni vidos la Piazza-n Sordello kie staras la Duka palaco kaj sur la malantaŭo la Kastelo de San Giorgio; la preĝejo (kies fasado estas de Leon Battista Alberti) de Sankta Andrea kun la proksima ronda preĝejo de Sankta Lorenzo, komisiita de Matilde de Canossa kaj la Preĝejo de San Sebastiano. Por niaj kongresanoj, estos ankaŭ la okazo ĝui agrablan boatveturon ekde la Sanktejo de la Madonna delle Grazie.
Revenante, ne tro malproksime de Mantuo, troviĝas la ideala urbo Sabbioneta, komisiita en 1500 de Vespasiano Gonzaga. Eĉ hodiaŭ estas rimarkindaj la spacoj, kiuj distingas kaj karakterizas ĝin, kiel la Duka Palaco kaj la Teatro Olimpico, fama ekzemplo de malmoderna teatro, desegnita de Scamozzi, kiu memorigas ankaŭ la Teatro Olimpico en Vicenza desegnita de Palladio. En Sabbioneta povus atendi nin ankaŭ sinagogo.
Vidu pli .. .

 Verdi-a Ekskurso
  09:00 – 18:30
  Kosto: 60 €
Giuseppe Verdi
Giuseppe Verdi, la plej konata itala komponisto en la mondo kaj simbolo de la Itala Rezistado. Hodiaŭ, liaj verkoj estas prezentataj ĉie ajn en la mondo, sed kiel ĉiu granda artisto, eĉ Verdi, ĉiam portis siajn infanajn lokojn en sia koro kaj ĉiam revenis tien por serĉi komforton, pacon kaj inspiron. Se Milano estas la urbo de Verdi, Roncole kaj Busseto estas la lokoj de Giuseppe. Per tiu ĉi vizito, ni povos koni lian naskiĝurbon, viziti lian domon kaj la Teatron, kiu hodiaŭ portas lian nomon, kiu estis konstruita de liaj samurbanoj en lia honoro kaj kiu estis inaŭgurita en 1856 kun la prezentado de “Rigoletto”.
Krome, tiuj samaj lokoj ankaŭ estas ligitaj al alia same grava figuro en la itala literaturo, Giovannino Guareschi.

Ĵaŭdo, 28 Aŭgusto 2025

 Piacenza
  09:00 – 18:30
  Kosto: 65 €
La urbo Piaĉenco
Piaĉenco, urbo kiu kunigas historion, kulturon kaj artan belecon. Lokita en la koro de la Pada Ebenaĵo, Piaĉenco ofertas eksterordinaran arkitekturan heredaĵon, kun ikonecaj monumentoj kiel la Duomo kaj Palazzo Farnese. La urbo, riĉa je tradicioj, estas ideala loko por vizito, kiu kombinas arton, historion kaj belecon. Piaĉenco proponas vojaĝon tra la jarcentoj, kun arkitekturaj mirindaĵoj, kiuj meritas esti malkovritaj kaj admiritaj. Piaĉenco estas urbo kaj renkontpunkto inter tradicio kaj moderneco, ideala por tiuj, kiuj serĉas cellokon, kiu kombinas la ĉarmon de la pasinteco kun varma kaj bonveniga gastamo.

 Colorno
  14:30 – 18:30
  Kosto: 45 €
La Palaco estis konstruita en 1337 de Azzo da Correggio, kiel defenda fortikaĵo, sekvante la evoluojn de la eŭropa historio. En 1400, la origina fortikaĵo pasis en la manojn de la Terzi-familio de Parmo, kaj denove al la Sanseverino-familio kiu, en 1500, transformis la fortikaĵon en renesancan palacon ĝis kiam la konstruaĵo pasis en la manojn de la Farnese-familio, kiu volis igi ĝin la italan Versailles. La Palaco ankaŭ estas riĉigita per grandioza parko kiu, en 1800, laŭ peto de Dukino Maria Luigia, estis transformita en anglastilan ĝardenon. Post la ĉiĉeronado estos eblo promeni kaj repozi en la ombro aŭ laŭ la rivero.
Vidu pli… .

Vendredo, 29 Aŭgusto 2024

 Torrechiara kaj Langhirano
  08:30 – 13:00
  Kosto: 45 €
Torrechiara kaj Langhirano
Torrechiara estas juvelo inter la montetoj de Emilia-Romanjo, fama pro ĝia fascina mezepoka kastelo kiu staras majeste super la ĉirkaŭa pejzaĝo. Promenante tra ĝiaj mallarĝaj pavimitaj stratoj, vi sentos vin transportita reen en la tempo, ĉirkaŭita de antikvaj muroj kaj historia arkitekturo, kiuj rakontas rakontojn pri fascina pasinteco. La panorama vido de la supro de la kastelo estas simple impresa, ofertante rigardon de la ĉirkaŭaj valoj kaj vitejoj. Ĉiu angulo de ĉi tiu urbo transdonas senton de trankvilo kaj beleco.
Langhirano estas sorĉa urbo kiu troviĝas en la koro de la provinco de Parmo, ĉirkaŭita de verdaj montetoj kaj impresaj vidoj. Krome, ankaŭ eblos vivi unikan sperton, la gustumadon de la origina Langhirano ŝinko, unu el la plej famaj italaj ŝinkoj,produktita ĝuste sur la montetoj ĉirkaŭ la urbo, kaj viziti la muzeon de la ŝinko.