91-a Itala Kongreso de Esperanto

Salsomaggiore Terme, 23–30-a de aŭgusto 2025
Esperanto: la taŭga lingvo por scienco

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  • seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  • prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  • kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
  • lingvaj ekzamenoj de IIE
  • libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  • koncertoj kaj teatraĵoj
  • ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo
  • Infana kongreseto – pri viaj infanoj (5-13 jaroj) ni zorgas! Sub la gvidado de instruistoj, profesiuloj de la infana mondo kaj volontuloj, viaj junaj esperantistoj ĝuos tagojn plenajn je ludo, lernado kaj amikeco kun samaĝuloj el la tuta mondo – Infanoj dormas kun vi, sed manĝas, ludas kaj lernas en apartaj ejoj de la kongresejo, proksime al vi

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.

Jam 60 homoj aliĝis al la 91-a Itala Kongreso.
Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!


Ĝis la 91-a Itala Kongreso restas:

Aliĝu nun!


TELEGRAM
– Aliĝu al GRUPO en TELEGRAM per ĉi tiu ligilo https://t.me/ItalaKongreso
– Aliĝu al KANALO en TELEGRAM per ĉi tiu ligilo https://t.me/italakongresoesperanto