87-a Itala Kongreso de Esperanto

Asizo, 22–29-a de aŭgusto 2020
Temo: Sankta Francisko kaj la prediko al la birdoj: komunikado inter malsamuloj kiel vojo al paco

Kiel alveni

  • Trajne
    • de la nordo: de Firenze al Terontola/Cortona, ŝanĝi al Foligno, eltrajniĝi en Assisi S. Maria degli Angeli. Iuj trajnoj veturas rekte al Foligno, senŝanĝe.
    • da la sudo: trajno Roma/Ancona, eltrajniĝi en Foligno, ŝanĝi al Perugia, eltrajniĝi en S. Maria degli Angeli.

    Se oni komunikas la tagon kaj la horon de alveno al la stacidomo, eblus prizorgi navetan servon.

  • Aviadile (la plej prolsimaj ĉefaj flughavenoj estas en Roma, Pisa, Firenze):.
    • de Roma, Leonardo da Vinci veturas busoj al Assisi. Aliel, eblas vojaĝi trajne per Leonardo Express kaj de la stacidomo Roma Termini sekvi la indikojn por trajnvojaĝo de Roma.
    • de Pisa, Galileo Galilei trajnu al Firenze kaj de tie sekvu la indikojn por trajnvojaĝo de Firenze.
    • de Firenze, Amerigo Vespucci, busveturu ĝis la fervoja stacidomo Firenze Santa Maria Novella kaj de tie sekvu la indikojn por trajnvojaĝo de Firenze.

    Estas ankaŭ flughaveno en Perugia Sant’Egidio, kie eblas al kaj elflugi nur direkte al Milano.

  • Aŭtomobile:
    • de la nordo: se oni utiligas la aŭtoŝoseon A1, eliri en Valdichiana, sekvi la SS75bis, laŭiri lagon Trasimeno, alveni al Perugia kaj sekvi la indikojn al Assisi.
    • de la nordo: se oni utiligas la aŭtoŝoseon A14, eliri en Cesena, sekvi la E45 ĝis Perugia kaj sekvi la indikojn al Assisi.
    • de la sudo: se oni utiligas la aŭtoŝoseon A1, eliri en Orte, sekvi la SS204 direkte al Terni kaj la E45 de Terni al Perugia, poste sekvi la indikojn al Assisi.
    • de la sudo: se oni utiligas la aŭtoŝoseon A14 eliri en Macerata, sekvi la indikojn al Foligno, kaj de tie al Assisi.