86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

Privateco

Por povi aliĝi al la Itala Kongreso de Esperanto vi estas petata doni plurajn personajn informojn.

Tiajn informojn kolektas Itala Esperanto-Federacio (“IEF”), registrita morala institucio (DPR 28.6.1956, n. 1720) dediĉita al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en Italio ekde 1910.

Viaj informoj estos ordinare konservataj ekde via aliĝo ĝis la fintraktado de necesaj administraj taskoj rilate al la Itala Kongreso al kiu vi aliĝis, ĝis maksimume du jaroj post ĝia fino.
Viaj personaj informoj estas ĉiuokaze traktataj surbaze de via konsento, kiun vi povas rifuzi aŭ limigi iam ajn.
En tiu ĉi okazo, aŭ okaze de ajna alia peto rilate al la traktado de viaj personaj datumoj, vi povas skribi al la retadreso kongreso@esperanto.it.

Personaj datumoj kiel nomo, familia nomo, genro, adreso, urbo, naskiĝdato, naskiĝŝtato, loĝlando, poŝtkodo, fiska kodo (CF), telefonnumero kaj retpoŝtadreso estas uzataj por administraj kaj kunordigaj kialoj, inkluzive de la loĝiga servo.
Kontaktinformoj kiel retpoŝtadreso kaj telefonnumero estos uzataj por kontakti vin por informaj kialoj kadre de via partopreno en la Itala Kongreso.

Viaj personaj datumoj povus esti traktataj fare de teknikaj kaj administraj helpantoj, surloke aŭ rete, kiuj agos nome de IEF kadre de la menciitaj celoj.

Okaze de leĝaj postuloj, IEF povus kunhavigi viajn personajn datumojn kun registaraj aŭ aliaj aŭtoritataj institucioj.

Krom la personaj datumoj kiujn vi eksplicite provizas pere de la reta aliĝilo, la retejo de Itala Kongreso povus uzi teknikojn kiel instaladon de retumilaj kuketoj kaj funkciojn kiel soci-retajn butonojn kaj Google Analytics, kiuj povus kolekti informojn kiel la IP-adreson kaj la retumilan historion de la vizitanto.
Tiuj ĉi informoj utilas por ke la retejo bone funkciu, ekzemple por memori en kiu lingvo la vizitanto preferas vidi la retejon, kaj por statistikaj kialoj.