86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

Ekskursoj

ELŜUTU ĈI TIE LA MENDILON (TUTTAGAJ EKSKURSOJ)

ELŜUTU ĈI TIE LA MENDILON (DUONTAGAJ EKSKURSOJ)

 

De maro al montetoj

Info (n.1)


Lundo 26a aŭgusto 2019
Kosto: 30
h. 13.30- 21.00

h. 13.30– Foriro de la KONGRESEJO, buse
h. 14.30– Pinarbaro de Barcola – plonĝado en la maro / Manĝo
h. 15.15– 40-minuta marborda promenado al la mara rezervejo
h. 16.00– WWF Mara Rezervejo. Vizito al muzeo BIOMA kaj instrukcioj pri snorkelado (Daŭro 2h30)
Minimume 6 personoj – Maximume 48 personoj

La tuta ekipaĵo por snorkelado estas donita surloke.
Nepras kapabli naĝi kaj uzi la akvan maskon kun spirtubo! Bonvolu kunporti la bankostumon, mar-tukon kaj -ŝuojn!

h. 20.30 – Buse al Triesto
h. 21.00 – Alveno en Trieste, Kongresejo

La forveturan horaron oni precize respektos!

Info (n.2)


Ĵaŭdo 29a aŭgusto 2019
Kosto: —
h. 15.00- 21.00

h. 15.00– Foriro de la KONGRESEJO, buse
h. 16.00– Vizito de la Lumturo de la Venko
h. 17.30– Pinarbaro de Barcola – plonĝado en la maro

Bonvolu kunporti la bankostumon, mar-tukon kaj -ŝuojn!

h. 20.30 – Buse al Triesto
h. 21.00 – Alveno en Trieste, Kongresejo

La forveturan horaron oni precize respektos!

Pado Rilke, Kastelo Duino kaj la fontoj de rivero Timavo.

Info


Lundo 26a de aŭgusto 2019
Kosto: 15
h. 8.15 – 12.30

NB: oni rekomendas taŭgajn ŝuojn pro la ŝtoneca pado!

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.
Minimume 15 – Maksimume 30 personoj

La fontoj de rivero Timavo

Sur la triesta Karsto ne ekzistas loko pli sankta kaj memorplena kiel tiu de la Fontoj de Timavo. Tie ĉi legendo kaj historio interfandiĝas en melankolia kaj fascina pejzaĝo. Ombre de majestaj cipresoj, poploj kaj platanoj, protektantaj la blankan gotikan preĝejon dediĉitan al Sankta Johano la Baptisto, aperas el sub kruta rokaro, la tri Timavo-fontoj. La akvoj eliĝas el galerioj, situantaj je ĉ. 70 metroj subtere. Konsilindas mergiĝi en tiu ĉi serena oazo, kie la tempo ŝajnas trapasi kvieta kiel la riveraj akvoj, kiuj hasteme deziras atingi la maron.

Kastelo Duino

La Kastelo de Duino leviĝas sur karsta pinta elstaraĵo krute sur la maro, de kie admireblas la tuta triesta golfo. Ĝi estas konstruita en la 1300-aj jaroj sur la ruinoj de romia antaŭposteno.
La kastelo estas ĉirkaŭata de belega parko, terase aranĝita, kiu per siaj aleoj, buntaj bedoj, statuoj, arkeologiaĵoj, igas pli fascina la kastelon, per aldono de romantika noto.
Nuntempe ĝi estas la rezidejo de Princoj von Thurn und Taxis, kiuj decidis malfermi al publiko kaj la parkon kaj grandan parton de la kastelo, riĉan je gravaj artaj ĉefverkoj kaj valoraj historiaĵoj. La historio de la familio estas ligita al mastrumado kaj organizado en Eŭropo de la poŝta servo, ekde 1400, dum pli ol 350 jaroj.
Laŭlonge la jarcenton estis gastoj multnombraj gravuloj: inter ili, menciindas poeto Rainer Maria Rilke, kiu tie ĉi verkis du el la famaj “Duinaj Elegioj”; Elisabeth de Aŭstrio, la Habsburga arkiduko Maksimiliano kun la edzino Charlotte de Belgio, Paul Valery, Johann Strauss, Eugene Jonesco, Gabriele D’Annunzio, Mark Twain, Karl Popper, Sigmund Freud ka.
Eblas viziti 18 salonojn, tute meblitajn, riĉajn de atestoj prirakontantaj la longan historion de la Familio. Notindas la fortepiano ludita de Franz Liszt, la ŝtuparo Pallàdio, arkitektura ĉefverko, la remparoj superrigardantaj al la maro kaj la bunkro starigita en 1943 de la germana mararmeo.

Pado Rilke

Natura teraso ĝi estas, 2-kilometrojn longa, alrigardanta la blankajn klifojn de Duino.
Ĝi estas unu el la plej sugestoplenaj promenejoj de la tuta triesta Karsto kaj sian nomon ricevis de la praga poeto Rainer Maria Rilke, kiu ŝatis tie paŝadi malrapide kaj mediteme.
Jam komence de la promenado, la rigardo libere vagadas inter la mara kaj ĉiela bluoj, la verdo de la pinoj kaj la blanko de la rokoj, sur kiuj majeste staras la princa kastelo. En tiu ĉi aparta medio eblas renkonti multvariecajn plantojn, kiuj alternas sin kun tiuj tipe mediteraneaj, kiaj ilekso kaj sovaĝa olivarbo, kaj la tre karakterizaj lokaj kverkoj.
Laŭ la pada longo eblas malkovri la diversajn aspektojn de la magia Karsto.

La Parko de Škocjanske jame – Slovenio

Info


Lundo 26a de aŭgusto 2019
Kosto: 35
h. 15.00 – 19.00

NB: Oni rekomendas surmeti taŭgajn ŝuojn kaj kunhavi iom pezan jakon – en la groto la temperaturo estas de 12°!
NEPRAS KUNHAVI IDENTEC-DOKUMENTON, VALIDAN POR EKSTERLANDO!

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.

LA PARKO DE ŠKOCJANSKE JAME

La Parko de la Grotoj Sankta-Kanciano (Škocjanske jame) situas ĉe la fina sudorienta rando de la klasika Karsto, ĉe la urbeto Divača. Danke al la eksterordinara subtera kanjono, al la gravega esplorado pri karstismo, al la riĉa arkeologia posedaĵaro kaj al granda biodiverseco, tiuj ĉi grotoj troviĝas en la listo de la mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO ekde 1986.
En la jaro 1999 la grotoj estis enmetitaj, kiel humida subtera zono, en la liston de la Konvencio de Ramsar pri malsekaj landopartoj je tutmonda graveco.
En 2004 la Parka areo estis enigita en la programon de UNESKO MAB – Homo kaj biosfero kiel Rezervejo de la Karsta biosfero. La grota interplekto estas formita el multenombraj kavaĵoj kaj galerioj, dolinoj, naturaj pontoj kaj englutejoj. Tiu ĉi kunmetado originas el la rivero Timavo (Reka), kiu post subĉiela fluado 50-kilometra, ĝuste tie ĉi malaperas en la karstan subteron por reaperi surface ĉe la fontoj apud la triesta golfo.

KIO VIZITINDAS?
Estos vizititaj:
– tiuj ĉi grotoj (proks. 1 horo kaj 30’)
– la grotoj Mahorčičeva kaj Mariničeva kaj la “Eta” Dolino (proks. h. 1).

NECESAS: ŝuoj kaj vestaĵoj taŭgaj por neglata kaj malfacila tereno!!!

Vojaĝo al Mezepoko: Gemona del Friuli kaj Venzone

Info


Mardo, 27a de aŭgusto 2019
Kosto: 55
h. 08.15 – KONGRESEJO – Kolektiĝo kaj enaŭtobusiĝo
h. 08.30 – Forveturo al Gemona
h. 09.45 – Vizito piede: historia centro, Katedralo, Kastelo, Sanktejo Sankta-Maria Ĉielenprenita – Tagmanĝo – Buse al Venzone: vizito de la centro, Katedralo, Mumioj
h. 18.00 – Buse al Triesto
h. 19.15 – Alveno en Trieste, Kongresejo

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.

GEMONA DEL FRIULI

Tre antikva setlejo sur la vojo al Norda Eŭropo (ĉirkaŭ 500 aK), ĝi gardas trezorejon konsistantan el historiaj, religiaj kaj kulturaj memoroj, ekde la dominado de Longobardoj ĝis la lastaj eventoj de la Patriarka Friulo. De la dua duono de la 12a jc ĝi estas libera komunumo kun siaj propraj statutoj, tiel ke poste, en la 13a kaj 14a jarcentoj, ĝi iĝas granda komerca trafikcentro. La prospereco transformas ĝin al centro de unuaranga graveco, riĉigita de preĝejoj kaj sinjorecaj rezidejoj, kun muraro protektita de kastelo.
Post la malkresko de komercaj interŝanĝoj sekve de la konkero fare de la Venecia Respubliko, en 1420 la urbo suferas longdaŭran decadencon, ĝis rea aktivado en la dua duono de la 20a jarcento. En 1976 ĝi estas detruita de la tertremoj, unu je la 6a de majo (preskaŭ 400 mortintoj) kaj la alia je la 15a de septembro, kio kaŭzis tre imponajn damaĝojn al historiaj konstruaĵoj.
Hodiaŭ, la tuta Gemona [elp. Ĝemona] estas rekonstruita kun ekstrema fideleco kaj maksimuma atento al la ĉefaj monumentoj, uzante la ŝtonojn de la detruitaj konstruaĵoj, respektoplene de la historio kaj tradicioj.

KIO VIZITINDAS?
La Katedralo, dediĉita al Sankta-Maria Ĉielirinta, kiu estas konstruita inter 1290 kaj 1337 kaj konsekrita fare de Johano, la episkopo de Parenzo. Oni povas admiri la fasadon pro ĝia portalo kaj la interesajn skulptaĵojn de Majstro Johano, nomata Griglio da Gemona, precipe la Epifanian Galerion, kiu reprezentas la alvenon, la adoradon kaj la sonĝon de la Tri Reĝoj. La hodiaŭa aspekto de la fasado devenas el drasta ristrukturado en la fruaj 1800aj jaroj.

La Urba Muzeo, kiu, krom enhavi kolekton de pentraĵoj kaj skulptaĵoj fare de friulaj kaj veneciaj artistoj, gastigas ankaŭ la Historian Arkivon kaj la trezoron de la Katedralo. La muzeo situas ene de la Palaco Elti (14a-15a jarcentoj). La Trezoro de la Katedralo inkluzivas kelkajn el la plej belaj artaĵoj realigitaj de friulaj oraĵistoj, en la 15a jarcento.

Strato Giuseppe Bini, la ĉefa arterio de Gemona, kiu – danke al zorge konservema restaŭro – retenas la antikvan aspekton. Valoraj arkitekturaj verkoj, ornamaĵoj kaj interesaj portaloj, freskoj sur la fasadoj igas ĉi tiun straton muzea koridoro.

VENZONE

Rekonstruita tute post la tertremo de 1976, kiel ĝi aspektis en la mezepoko, ĝi estas vera juvelo fortikigita, inter la montaraj pejzaĝoj de la valoj de Tagliamento kaj Canal del Ferro, en Friulo Julia Venecio. La urbo situas je 230 metroj kaj estas unu el la plej eksterordinaraj ekzemploj de arkitektura kaj arta restaŭrado.
Ĝia favora lokiĝo, deviga transirejo direkte al nordo, jam konata de la Keltoj (500 aK), progresigas ĝian evoluon, fariĝante gardostacio de romianoj laŭ la strato Julia Aŭgusta al Aŭstrio. La heksagonaj fortikaĵoj, kun duobla muraro alta 8 metrojn kaj ĉirkaŭataj de profundaj fosaĵoj kaj serio da 15 turoj, estas starigitaj de Glizoio di Mils. Laŭlonge de la jarcentoj Venzone [elp. Vencone] transiĝas de la Aŭstroj al la Venecia Respubliko, de la turkoj al la francoj, poste ree al aŭstroj, ĝis la jaro 1866. Post la tria milito por sendependeco, la urbeto iĝas itala.
Venzone estas deklarita de la Eŭropa Komunumo: “ideala vilaĝo kie agrablas la vivo”.

KIO VIZITINDAS?
La Katedralo, dediĉita al Sankta-Andreo Apostolo kaj starigita en 1251 de feŭdsinjoro Glizoio di Mels. Unu el la tri portaloj estas ornamita per bareliefoj kaj statuoj, verkoj de Majstro Johano, la sama kiu laboris por la Katedralo de Gemona. La interno estas je latina kruco, kun unu navo: riĉigas ĝin valoraj freskoj el 1300 kaj aliaj rimarkindaj artverkoj. Super la altaro staras granda ligna Krucifikso el la 15a jc. La Katedralo estas rekonstruita per la originaj ŝtonoj (1988-95).

La mumioj, apartenantaj al tempoperiodo inter la dek-kvara kaj dek-naŭa jarcentoj, nuntempe konserviĝas en konstruaĵo proksime de la katedralo. Tio estas netakseble valora atesto pri la vivmaniero de lokaj loĝantoj en pasintaj jarcentoj.

Domo Marcurele, la plej malnova en la vilaĝo, starigita en la 12a jarcento, laŭ romanika stilo kun ahimezoj (du fenestroj dividitaj de koloneto); la dekkvara-jarcenta Palaco de la Scala-Familio;.

Palaco Zinutti, konstruaĵo el 1700 garnita per eleganta balkono kun gisfera parapeto kaj baroka pordego.

La Urbodomo, konstruita en gotika stilo je la malfrua 14a jarcento kaj rekonstruita en 1500. Ĝiaj fasadoj estas ornamitaj per la blazonoj de la plej nobelaj kaj antikvaj familioj. La stilo estas venecia flor-gotika. Ĉe la angulo staras tureto, kun horloĝo kaj prezentado de la Leono de Sankta-Marko, simbolanta la venecian regadon.

Palaco Radiussi, nobela rezidejo karakterizata per tri-arka fenestro laŭ gotika-venecia stilo el 1400 kaj portalo el 1600.

Palaco Orgnani Martina, nobela restadejo de la 18a jarcento, nun sidejo de la ĉefaj muzeoj kaj portempaj ekspozicioj.

Palaco Pozzo de la deksepa jarcento kaj Preĝejo de Sankta-Johano la Baptisto, konstruita en la 14a jarcento, kies ruinoj ankoraŭ atestas la fortegon de la tertremo en 1976, kiu ŝparis nur la ĉefan fasadon.

Diverskultaj preĝejoj: Sinagogo; Preĝejo Serbo-ortodoksa; Preĝejo Orient-Greka, Baziliko Sankta-Antono.

Info


Mardo 27 aŭgusto 2019
Kosto: 15
h. 14.30 – 18.00

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas alveni akurate en la tempo fiksita.

La ensemblo de kultaj konstruaĵoj, arkitekture malsamaj, grupiĝantaj en la urbocentro laŭ egaleca gravec-rilato, donas al Triesto specialan econ, atestantan ĝian historian evoluon. La establiĝo de la diversaj komunumoj, kiuj aldoniĝis iom post iom al la origina urba kerno, post la proklamado de sendogana haveno, kreis situacion danke al kiu grekoj, ilirianoj, serboj, germanoj, svisoj, angloj kaj judoj alportis kultajn konstruaĵojn en stilo kiu inspiriĝis al siaj kulturo kaj devenlando.
La “rajtigilo” de Maria-Terezo, kiun sekvis la Edikto de toleremo de Jozefo 2-a en 1781, donis impulson al tiu ĉi konstruado laŭ la stiloj novklasika, novbizanca, novgotika, eklektika, florstila ekde la fino de la 18-a ĝis la komenco de la 20-a jarcentoj, kio esprimas la konkretan realigadon de tiuj klarvideco kaj eksterordinara intuicio, ke libero kaj toleremo kreas la plej fruktodonan grundon por paca kunvivado, en kampoj religia kaj kultura, cele al elflorado de tuturba ekonomio.

Vojaĝo en la 1800aj jaroj: Gorizia

Info


Merkredo 28a de aŭgusto 2019
Kosto: 55
h. 08.15 – KONGRESEJO – Kolektiĝo kaj enaŭtobusiĝo
h. 08.30 – Forveturo al Gorizia
h. 09.30 – Kastelo de Gorizia, vizito de la kastelo – Buse al la Sinagogo kaj vizito – Tagmanĝo – Buse al Palaco Coronini-Kronberg, vizito de la parko kaj de la palaco – Libera promenado en la urbocentro
h. 18.00 – Buse al Triesto, mallonga paŭzo ĉe Placo Transalpina
h. 19.00 – Alveno en Trieste, Kongresejo

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.

GORIZIA

Ĝi situas en teritorio aparte grava pro ĝia centra pozicio, nome inter Oriento kaj Okcidento, inter Italio kaj Slovenio, kaj ĉe la konfluejo de la du valoj de Isonzo (slovene Soča) kaj Vipacco (slovene Vipava).
En la unua jarcento aK, sur restaĵoj de romi-devenaj setlejoj, ekestas la urbo, sed oni povas aserti, ke ĝia historio envere komenciĝas en la Mezepoko, kaj pli precize en 1001, kiam ĝia nomo aperas en la oficialaj dokumentoj. Ekde tiam Gorizia [elp. Goricja] estas administrata de pluraj familioj sub la patriarkeco de Aquileia, familioj kiuj eniras la historion kiel Grafoj de Gorizia. Ili energie kreskigas la urbon ĉefe en la dek-tria kaj dek-kvara jarcentoj, ĝis la konkero de multnombraj teritorioj en la nuntempa Slovenio. La lasta Grafo de Gorizia forpasas en 1500 en Lienz, urbo en kiu kutime restadis la Gorizia-j Sinjoroj. La Graflando herede transiras al la Habsburga imperiestro Maksimiliano 1a; sekve de tio ĉi la urbo iĝas integrita parto de la Habsburgaj landoj, unue ĉar ĉefurbo de la samnoma Graflando kaj poste, kiel ĉefurbo de la Princa Graflando de Gorizia kaj Gradisca [elp. Gradiska].
La plej malfacila momento por Gorizia kaj ties ĉi ĉirkaŭaj areoj, tamen, ekestas pro la unua mondmilito, komenciĝanta somere 1914, unu jaron antaŭ ol en la cetera parto de Italio. La urbo iĝas batalkampo de atakoj inter itala kaj habsburga soldataro: aŭguste 1916, dum la batalo en Gorizia, unu el la plej grandaj amasbuĉadoj de tiu ĉi milito, kies celo estis la urba okupacio, mortis ĉirkaŭ 100 000 soldatoj, egale disdividitaj inter italoj kaj aŭstroj. Je la fino de la milito, en 1918, Gorizia estas reokupita de la italoj kaj tiel iĝas provinco de la Italia Regno.
En la faŝisma jardudeko, dum kiu oni altrudas rigoran politikon de sennaciismo al la ĉeestantaj slovenoj de la teritorio, ekregas terora stato kontraŭ tiu etnio. Post la dua mondmilito en la urboparto situanta en slovena zono, laŭ la landlimoj markitaj je la fino de la milito, estas konstruita la urbo Nova Gorica [elp. Nova Gòrica], kiel ia “malgranda Berlino”, tranĉita laŭduone de limo strikte kontrolita.
Kun la eniro de Slovenio en Eŭropan Union, fine de 2007, forfalas ankaŭ ĉi lasta barilo inter Gorizia kaj Nova Gorica, nun ĉiam pli partoj de la sama urbo.

KIO VIZITINDAS?
La Kastelo de Gorizia, kiu staras sur la plej alta punkto de kruta monteto, datiĝas de la 11a jarcento kaj poste estas pliampleksigita de la potencaj grafoj de Gorizia.
Laŭlonge de la jarcentoj, la diversaj historiaj eventoj igas, ke la graflando de Gorizia falu sub la dominadon de la Habsburga Imperio, tiel ke en 1500, post la morto de la lasta grafo Leonardo, la feŭdo estas alprenita de Imperiestro Maksimiliano 1-a.
Uzita kiel kazerno kaj malliberejo, en la 17a jarcento ĝi perdas grandan parton el sia mezepoka aspekto. Pliaj ŝanĝoj estas faritaj: ĉirkaŭ en 1704, eĉ sub la direktado de la fama inĝeniero, astronomo kaj matematikisto Edmondo Halley, eltrovanto de la samnoma kometo. Sed la bombadoj de la unua mondmilito ĝin detruas: la restaŭrado, realigita en 1930, provis restarigi la originajn formojn de la 16a jarcento.
Interne estas viziteblaj: la Salono de la Kavaliroj enhavanta kolekton de armiloj (11a -16a jarcentoj), Salono de l’ Grafo kaj tiu de la Provincaj Ŝtatoj, Salono pri Muziko kaj la Muzeo pri Gorizia-Mezepoko. De sur la muraro oni povas ĝui grandiozan panoramon al la urbo kaj montopintoj, ĝin ĉirkaŭantaj.

Palaco Coronini Cronberg, historia restadejo el la fino de la 16a jarcento, nun estas sidejo de la samnoma Fondaĵo. Trairante dek kvin salonojn laŭ la muzea itinero, el kiuj la ĉambron kie mortis Karlo 10a el Burbona Familio, la lasta franca reĝo, la vizitanto estas sorĉe transportata malantaŭen al foraj tempoj, danke al varma kaj sugestoplena etoso de la ĉambroj aranĝitaj per mebloj kaj dekoracioj el 16a kaj 17a jarcentoj, la pompaj salonetoj el 1800 kaj la ejoj el 19a jc en la ĉefetaĝo.
Surmeblaj ornamaĵoj, arĝentaĵoj, porcelanaĵoj, vitraĵoj, fotoj, portretoj kaj ĉiutage uzeblaj objektoj kreas atmosferon de loĝejo en kiu oni vere vivis, perceptante en ĉiu ĉambro la ĉeeston de la malnovaj proprietuloj.

La Sinagogo, konstruita en 1756, situas en areo de la malnova getto. Ĝia nuna aspekto reiras al la restrukturado el 1894, desegnita de inĝeniero Emilio Luzzato. En ĝi troviĝas la “Muzeo de Jerusalemo sur Isonzo”, priskribanta la historion de la Israela popolo kaj de la juda komunumo en Gorizia. En alia salono admireblas daŭra ekspozicio de verkoj de Karlo Michelstädter, elstara reprezentanto de la juda komunumo en Gorizia.

Placo Transalpa ricevas tiun ĉi nomon el la fervoja linio Jesenice-Trieste, kiu inkluzivas la stacidomon lokitan en la slovena teritorio. Tiu ĉi kurso, inaŭgurita de arkiduko Francisko Ferdinando en 1906, estas farita de la Viena registaro pro militaj celoj, kiel dua vojo al Triesto.
Antaŭ la impona stacidoma konstruaĵo etendiĝas vasta placo riĉigita per mozaiko, kiun realigis la triesta Franco Vecchiet, okaze de la eniro en Eŭropan Union de Slovenio. Ĝi reprezentas metafore kaj poezie la eksplodon de la limŝtono kiu signis, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, la limon inter Gorizia kaj Nova Gorica. Ĉi ellaboraĵo celas atesti la eŭropan integriĝon.

Vojaĝo al romiaj tempoj: Aquileia

Info


Merkredo 28a de aŭgusto
Kosto: 55
h. 8.30 – 19.00

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.

AQUILEIA

Estas fondita en 181 aK de la Romia Militistaro, gvidata de Publio Scipione Nasica, Gaio Flaminio kaj Lucio Manlio Acidino, kiel armea fortreso cele al defendo kontraŭ invadoj de nordoriento kaj al konkero de norda Italio kaj de Iliria regiono sur la orienta bordo de la Adriatika maro. Ĝia nomo estas keltdevena, kiel la gento kiu tiam loĝis tie.
En la tempo de Aŭgusto, Aquileia estas inkluzivita en la 10a Regiono Venetia et Histria. Sekve de tio ĝi pliampleksiĝas kaj iĝas la 4a plej grava itala urbo post Roma, Milano kaj Capua. Disrabata de la hordoj gotaj kaj hunaj, tamen ĝi poste evoluas kiel grava centro de Kristanismo kaj sidejo de potenca teokratia Patriarkolando, politike tre influa dum pli ol mil jaroj.
La invado de Longobardoj signas la finon de la politika unueco en la regiono, kaj devigas la Patriarkon fuĝi al Grado, en bizancan teritorion (568). La Longobardoj elektas en Aquileia duan Patriarkon, kaj ekde tiam du estas la patriarkoj – tio ĝis la jaro 1451 kiam la patriarkeco estas transdonita al Venecio.

Ekde la 12a jarcento la urbo dekadencis, ĝis la konkero fare de Venecio en 1420, en kies manoj ĝi restas ĝis 1509, kiam Aŭstrio siavice konkeras ĝin. Nur en 1751 la Patriarkolando malaperas kun la starigo de Ĉefepiskopejoj en Udine kaj Gorizia. Ekde novembro 1918 ĝi apartenas al Italio.

KIO VIZITINDAS?
La Rivera haveno, Forumo, Termoj, krom Baziliko kun kripto, kaj aliaj kristanaj konstruaĵoj enhavantaj mirindegajn mozaikojn.

La Baziliko, starigita en la 11a jarcento kaj dediĉita al Virgulino kaj al la Sanktuloj Ermakoro kaj Fortunato, havas lokon inter la plej grandiozaj kaj gravaj religiaj monumentoj de la romanika periodo. La solena interno estas riĉigita de mozaika pavimo, el la unuaj jaroj de la 4a jarcento,
la plej impona atesto de paleokristana mozaiko en Okcidento.

La Rivera Haveno, elfosita fine de 1800, datiĝas de la 1a jc pK: oni laŭiras cipresan aleon, laŭlonge kiun videblas arkitekturaj elementoj, altaroj kaj ŝtonelfositaĵoj, havenaj magazenoj kaj albordiĝejoj por ŝipoj el diversaj grandoj.

La Forumo, de la 2a jc pK, admireblas pro la serio de kanelitaj kolonoj, pro la pavimo kaj skulptitaj pluteoj.

Vojaĝo en la Longobarda epoko: Cividale del Friuli

Info


Jaŭdo 29a de aŭgusto 2019
Kosto: 55
h. 08.15 – KONGRESEJO – Kolektiĝo kaj enaŭtobusiĝo
h. 08.30 – Forveturo al Cividale del Friuli
h. 09.45 – Cividale del Friuli – Vizito piede: Ponto de la Diablo, Monaĥejo S.Maria en Valo, Templeto Longobarda, Mezepoka Domo – Tagmanĝo – Arkeologia Nacia Muzeo, Kristana Muzeo, Trezoro en la Katedralo, Katedralo de Sankta-Maria Ĉielenprenita – Libera promenado
h. 18.00 – Buse al Trieste
h. 19.15 – Alveno en Trieste, Kongresejo

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.

CIVIDALE DEL FRIULI

En la 53a jaro aK ĝin fondas Caius Iulius Caesar, estonta romia imperatoro, ĉe la alirejo de la valo de rivero Natisone al la friula ebenaĵo.
Depost la alveno al Italio de la Longobardoj de Alboino, Cividale fariĝas sidejo de la unua longobarda Duklando en 568. La Duklando pluvivis 200 jarojn kaj postlasis gravajn spurojn en la loka kulturo, kiel atestas la Baptisterio de Callisto, la altaro de Ratchis, la Preĝejo Sankta-Maria en Valo, unu el la plej interesaj monumentoj de la alta mezepoko, pli bone konata sub la nomo Longobarda Templeto.
Ekde la jaro 730 Cividale estas la sidejo de la Patriarkoj de Aquileia kaj, post la regado de la Frankoj, ekde 774, la urbo fariĝas patriarka feŭdo. En 1420 ĝi estas aneksita al Venecia Respubliko kaj poste konkerita de Aŭstrio. En 1866 ĝi denove estas parto de la Italia Regno.

KIO VIZITINDAS?
La Arkeologia Muzeo, riĉa de prahistoriaj kaj longobardaj memoraĵoj, inter kiuj la malfruromia sarkofago de Gisulfo kaj la fama Historia Langobardorum de Paolo Diacono, priskribanta la historion de tiu popolo.

La Katedralo, situanta sur antikva, bruldetruita, konstruaĵo el la 8a jc, estas starigita en 1186.
Detruita en 1448 de tertemo, la nuna baziliko estas konstruita de arkitekto Erardo da Villaco, kiu mem projektas ankaŭ la faman Ponton de la Diablo sur la rivero Natisone. Modifita pli poste al gotika stilo, oni konsekras ĝin en 1529. En la apuda Kristana Muzeo, estas konservitaj notindaj artaĵoj, inter kiuj la Baptisterio de Callisto, okangula baseno sur kiu leviĝas ŝirmilo subtenita de ok sveltaj kolonetoj; la altaro de Ratchis, duko de Cividale kaj reĝo de Longobardoj, kaj la Patriarka Katedro.

La Longobarda templeto, kun stukaj kaj freskaj dekoracioj de la 8a jc kaj la mirinde ĉizitaj seĝoj de la 15a jc.

La Mezepoka Domo, la plej antikva domo en Cividale (1300).

La fama Ponto de la Diablo trans la abismo de la rivero Natisone.

La hejmo de la Habsburga Princo Maksimiliano: Parko kaj Kastelo Miramare

Info


Ĵaŭdo 29a aŭgusto 2019
Kosto: 18
h. 14.00 – 18.00

h. 14.00 – Renkontiĝo en la granda halo de la trajna staĉidomo

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la trajnon akurate en la tempo fiksita.

Parko kaj Kastelo Miramare

Sur roko de la triesta golfo, fascine elstaras la blanka Kastelo Miramar’, kiun, inter la jaroj 1856-60, konstruigas arkiduko Ferdinando Maksimiliano de Habsburgo (1832-1867). Tiu reĝa hejmo iĝas taŭga kadro por la romantika aventuro de tiu princo kaj ties edzino.
Bedaŭrinde Maksimiliano, frato de la aŭstria imperiestro Francisko Jozefo, estas mortpafita en Querétaro en 1867, viktimo de politikaj intrigoj. Fakte, la grandbienulaj kaj klerikalaj meksikaj konservemuloj, helpitaj de la franca imperiestro Napoleono 3-a, klopodas subpremi la tie starigitan respublikon de Benito Juarez. En la afero ili sukcesas impliki Maksimilianon, kiu estas nomumita Imperiestro de Meksiko la 10an de aprilo 1864, dum solena ceremonio en la kastelo. Tion probable favoris la frato, pro dinastiaj ĵaluzoj ene de la Habsburgoj. La tuta okazaĵo estas, eble, la kialo de freneziĝo por Carlotta, la edzino de Maksimiliano.

La kastelo estas tipa ekzemplo pri princa rezidejo el la 19a jarcento. Projektita de Carlo Junker, en 1856, ĝi estas finkonstruita en 1864. En ĝia interno konserviĝas la originala meblaro.
Teretaĝe troviĝas la loĝejoj destinitaj al Maksimiliano kaj ties ĉi edzino Carlotta el Belgio. Aparte interesaj la dormo- kaj studo-ĉambroj de la arkiduko, kies tuta aranĝado egalas al la kajuto kaj poŭpa oficirsalono de la fregato Novara, la ŝipo per kiu li navigis kiel oficiro de la Aŭstria Mararmeo. Krome, tre karakteriza la Kapelo kun dekoracioj de akademiano Eduard Heinrich.
En la unua etaĝo, kie troviĝas la akceptosalonoj, aparte pompaj estas la plafonaj kaj vandaj tegaĵoj el ligno; ĉarmas la ĉinaj kaj japanaj ĉambretoj, en kiuj abundas orientaj valoraj objektoj; imponas la salono ornamita per toloj de la triesta pentristo Cesare dell’Acqua, prezentantaj la historiajn eventojn de Miramare kaj Maksimiliano, kaj la tronejo, kie admireblas tutvanda genealogia arbo de la Habsburgo-Lorena familio.

Dudek-hektara parko kronas la kastelon, starigitan sur roka promontoro, tiam malhava je ia ajn vegetaĵo. Oni komencas ĝin prizorgi en 1856 kaj la laboro estas finfarita post la forveturo de la arkiduko al Meksiko. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi konservas la ĉarmon de medio tipe nordgusta, agorde eniĝinta en tiun mediteranean. La realigadon de la parko sekvas tre atente Maksimiliano, kiu venigas al Triesto la plej spertajn kortegajn ĝardenistojn kaj konfidas la labordirektadon al la bohemo Jelinek.
Estas plantitaj kreskaĵoj kaj arboj notinde interesaj laŭ botanika vidpunkto, tipaj de la triesta teritorio, sed ankaŭ multaj aliaj devenantaj el Afriko, Ekstrema Oriento kaj Norda Ameriko. Agrable estas promenadeti en tiu parko, riĉa je floraj bedoj, makisoj, arbaretoj, lagetoj, fontanoj kaj statuoj, kie ankoraŭ nun eblas flari la parfumon de tiuj pasintaj, historiaj vivmomentoj.

Novstila arkitekturo kaj vizito de historiaj kafejoj

Info


Vendredo 30 aŭgŭsto 2019
Kosto: 15
h. 9.00 – 12.00

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas alveni akurate en la tempo fiksita.
Minimume 15 – Maksimume 30 personoj

Komence de la 20-a jc Triesto estas vojkruciĝa urbo de diversaj kulturoj, precipe tiu itala kaj tiu Habsburga. La moderna arto aŭ Nov-stilo, eniĝanta en tiun ĉi kuntekston, perceptas tiujn du diversajn kulturojn kaj ekfloras prezentante karakterizaĵojn netroveblajn en aliaj italaj urboj. Ĝi iĝas ia eksterordinara miksaĵo inter la itala florstilo, la “Secesia” en Vieno kaj la Jugendstil germana: ĉiuj ĉi stiloj apartenas al tiu granda artista-filozofia movado konata kiel Liberty, evoluinta inter la fino de 1800 kaj komenco de 1900. La triestaj palacoj alternas kun konstruaĵoj severaj, blankaj kaj grizaj, pli-malpli novklasikecaj, kaj kun domoj, plejparte privataj, kiuj elmontras la signojn de tiu nova art-lingvaĵo. Tiuj kiuj amas ĉi stilon povas malkovri en la stratoj de la historia centro diversajn perlojn, pliĉarmigitajn per la tipaj flor-ornamaĵoj.

Historiaj kafejoj

La kaf-arto estas tre serioza temo por triestanoj kaj la historiaj kafejoj estas aŭtentikaj, nemalhaveblaj institucioj. En tiu medio la tempo malrapidemas ĝis fine halti: ni provu imagi ke en tiuj eblis renkonti la francan verkiston Stendhal, aŭ la irlandan James Joyce, aŭ la triestajn Italo Svevo kaj Umberto Saba, pogute gustumantajn la aroman trinkaĵon.
Hodiaŭ estas pli probable renkonti la faman triestan verkiston Claudio Magris, kiu en unu el siaj libroj tion ĉi skribis: “Kafejo estas tiu loko, kie oni povas restadi, samtempe, kaj en soleco kaj en kompanio”.
Eniru en unu el tiuj kafejoj kaj … gustumu varman, nigran kafon: tio helpos vin fini ĉi promenadon plenenergie!

Vojaĝo tra la laguno: Grado kaj insulo Barbana

Info


Sabato, 31a de aŭgusto 2019
Kosto: 55
h. 8.30 – 18.30

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas alveni akurate en la tempo fiksita.

GRADO

En Grado, la unuaj homaj establiĝoj datiĝas je la 4a jarmilo aK, sed la urbo mem naskiĝis kiel halthaveno de Aquileia en 181 aK: Gradus, latine signifas “unua albordiĝejo”-n.
Dum la 5a jarcento, pro la invadoj de la orientaj popoloj, ĝi fariĝas rifuĝejo por la firmgrundaj loĝantoj, kaj ankaŭ la Patriarkoj translokiĝas ĉi tien.
Spurojn de la dominado de la potenca Venecio oni retrovas en la koloroj de la domoj ĉe la kanalo-haveno, en tiuj arboj kreskantaj en la placetoj, kies origina nomo estas “campielli” [kampielli], en la etoso de ties calli [kalli], nome stratetoj, en la dialekto tipe veneta.

KIO VIZITINDAS?
Baziliko Sankta-Eŭfemio: kupra statuo de Ĉefanĝelo Mikaelo, alta 2,80 metrojn, fandita en 1462, superrigardas la urbeton de la pinto de la sonorilejo, apudanta la Bazilikon. Konsekrita jam en 579, ĝi estas episkopejo ĝis la duono de la 14a jc, kvankam la aktuala strukturo devenas de restaŭro farita inter 1939 kaj 1951.

Aparta atento meritas la mozaikan pavimon (6a jc) kaj predikejon, starigitan sur romiaj kolonoj kun la simboloj de la Evangeliistoj (11a jc). Apud la preĝejo admireblas Ŝtongravuraĵejo kaj Baptejo (5a jc).

Baziliko Sankta-Maria de l’ Kompato (4a-5a jarcentoj), enhavas samepokajn interesajn mozaikan pavimon kaj antaŭaltaran balustradon elegante skulptitan.

Grado restas iom nekonata ĝis 1800, kiam oni malkovras la kuracajn ecojn de ĝiaj akvoj kaj sabloj. Ĝi do ekde tiam fariĝas la kultura centro de la eŭropa elitmondo kaj al Grado ekvenadis la riĉaj, burĝaj turistoj, artistoj kaj nobeloj, ĉefe el norda Eŭropo. Interrompita la turista alfluo pro la dua mondmilito, post ĝi, iom post iom, la “Suna Insulo” refariĝas renoma turismejo, ankoraŭ nuntempe altiranta personojn el la tuta Eŭropo pro la belegaj plaĝoj, la fajna sablo, la varma suno.

INSULO BARBANA

Barbana estas insuleto situanta en la plej orienta parto de Grado-laguno. En ĝi troviĝas antikva Sanktejo dediĉita al Maria, la Di-patrino. La insulo estas loĝata de komunumo el minoraj franciskanaj monaĥoj. Probable ĝia nomo devenas de Barbano, ermito de la 6a jarcento kiu ĉi tie vivis kaj kunigis ĉirkaŭ si aron da monaĥoj.
La insula origino estas relative nova, ĉar la laguno elformiĝis inter la 4a kaj 6a jarcentoj, sur iama firma grundo. Tie, romi-epoke, staris templo dediĉita al Apolono kaj, eble, tiu zono estis destinita pli poste kiel kvarantenejo por la apuda haveno de Aquileia.
Eta arbaro etendiĝas okcidente de la insulo, kovranta pli ol la duonon de la areo: admireblas tie la bagolaro-j, el la familio de ulmacoj, pinastraj pinoj, magnolioj, cipresoj kaj ulmoj.
Vizitindas la Sanktejo, datiĝanta de la 6a jc, kaj starigita de patriarko Elija honore de la Virgulino, kiu savis Grado-n de impeta martempesto: ĝi estas komplete rekonstruita inter la jaroj 1911 kaj 1924 de ark. Silvano Baresi (aŭ Barich). Li transigas en la konstruaĵon formojn tipajn de eklektismo kiu kunigas elementojn el romanika tradicio kun tendencoj barokaj kaj ornamaĵoj novstilaj.
La interno estas riĉigita per tre diversaj reprezentaĵoj: sur la ĉefaltaro notindas bareliefo (1700) de la Grado-laguno, superstaranta ediklon kiu gardas lignan statuon de Madono (el 1400). Ekde la 13a jc ĉiun unuan dimanĉon de julio okazas procesio de barkoj, feste ornamitaj, por celebri la favoron donitan de la Di-Patrino al la popolo.

Historiaj rezidejoj de familioj Scaramangà, Morpurgo, Sartorio

Info


 Interesatoj kontaktu la LKK-n

La forveturan horaron oni precize respektos!
Oni petas atingi la buson akurate en la tempo fiksita.

Familiaj rezidejoj en Triesto

Promenante tra la urbo, oni povas observi multnombrajn palacojn inter si tre diversajn, laŭ la stilo kaj arkitektura strukturo. Inter tiuj, troviĝas la historiaj loĝejoj de riĉaj triestaj familioj el la duono de 1800, precipe interesaj pro la internoj konservantaj la originalan aranĝadon kaj la objektojn kolektitajn de la iamaj proprietuloj.
Morpurgo: probable la unua familia prapatro estas Israel Isserlein, naskita fine de la 14a jc en Marbourg. En la sekvaj jarcentoj la Marburg-oj, distingiĝintaj kiel estroj de pruntbankoj, establiĝas en Gorizia kaj Gradisca, poste du membroj de la familio estas elektitaj, unue de la germana imperiestro Maksimiliano 1-a kaj due de la Aŭstria imperiestro Ferdinando 2-a, kiel Hofjuden – kortegaj judoj. Fine, parto de la familio Morpurgo alvenas ankaŭ en Triesto, kie ili aktive ekagadas en entreprenaj kaj diplomatiaj kampoj. Kun siaj familioj Karlo Marko kaj Jakobo Morpurgo ekloĝas en la domo situanta inter strato Imbriani kaj Mazzini: ilia apartamento troviĝas duaetaĝe. Mario Morpurgo, filo de Jakobo, testamentas ĉiun sian havaĵon al la triesta Komunumo (1941), kies rento estas destinita por krei Fondaĵon Mario Morpurgo Nilma, kiu ankoraŭ nuntempe helpas la necesbezonantajn familiojn. La loĝejoj de la palaco fariĝis sidejoj de muzeo.
Scaramangà: ĝi devenas de nobela bizanca familio el insulo Chios (Grekujo). Pietro Scaramangà entreprenas komercajn aferojn kun Vieno kaj Rusujo, ĝis la translokiĝo al Triesto. Tie ĉi li edziĝas kun Myrtò, filino de Giovanni Scaramangà, apartenanta al alia branĉo de la familio. Giovanni, filo de Pietro kaj Myrtò, engaĝiĝas en politika kampo kaj iĝas reprezentanto de Triesto ĉe la Viena Parlamento. Prezidanto de la Komerca kaj Industria Ĉambro (1914), pli poste prezidas ĝis 1926 la Triestan Komercan Bankon kaj de 1944 la Triestan Navig-Kompanion (Lloyd Triestino). Li donas gravan kontribuon al kreskado de urba kulturo. Giovanni Scaramangà pasie amas ĉion ligitan al la historio de Trieste, tiom ke li per testamenta akto (antaŭ sia morto en 1960) starigas Fondaĵon por la konservado de siaj grandiozaj kolektoj historiaj, por eviti ties ĉi disperdiĝon.
Sartorio: Vilao Sartorio, el 1700, tre eleganta kaj reviga burĝa rezidejo, estas renovigita laŭ la novklasika stilo de Nikolao Pertsch (Perĉ) duone de 1800. Familio Sartorio tie loĝas ĝis 1946, kiam ĝi estas donacita al la triesta Komunumo. La vilao prezentiĝas ankoraŭ hodiaŭ en sia integreco, kun sia mebla kaj objektara aranĝado originala: la dancosalono, la novgotika, muzika, novrokoka salonetoj, la biblioteko, la manĝoĉambro Biedermeier, la granda kuirejo permesas konatiĝi kun la vivstilo de triesta grandburĝaro en 1800.