86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

Pagmanieroj

La kotizoj povas esti pagataj al:

  • Associazione Esperantista Triestina, Via del Coroneo, 15 34133, Italio
    Unicredit – IBAN: IT70D02008 02242 000105307597 BIC: UNCRIT10MC
  • FEI: Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38 20143 Milano MI Italia
    Banca Prossima – Milano IBAN: IT21M03359 01600 100000119380 BIC: BCITITMX
  • UEA-konto de la Kongreso: ikes-p.

Se vi faras pagojn dum la lastaj du monatoj antaŭ la kongreso, bv. gardi kaj kunporti pagatestilon. La kongresa kotizo estas persona kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno en la kongreso. La LKK kaj Itala Federacio pretas havigi invitleteron al la eksterlandanoj kiuj ĝin bezonas por ricevi enirvizon. Ĝi estos sendita al la kongresanoj kiuj ĝin petas, nur se ili jam regule aliĝis kaj jam pagis la neredoneblan aliĝkotizon. Pliaj informoj pri invitleteroj estas ĉe la kongresaj retaj paĝoj.

Kiam la LKK ricevos vian kongres-kotizan pagon, ĝi atribuos al vi kongresnumeron, kaj via nomo aperos en la listo de aliĝintoj en la kongresaj retaj paĝoj.

Ĉiuj informoj pri alveno de via aliĝo, de viaj mendoj, de viaj pagoj, kaj ĉiuj informoj pri la Kongreso estas liverataj pere de la retpaĝoj de la Kongreso. Por pliaj informoj skribu rekte nur al la retadreso de la kongreso: kongreso@esperanto.it.