86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

Kursoj, prelegoj, seminarioj

 

Vytenis Povilas Andriukaitis. Eŭropa Komisionano pri sano kaj nutraĵa sekureco.

PRELEGO:
Esperanto kaj lingua justeco en Eŭropo

Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de SES (ekde 2007) kaj KAEST (ekde 2010). Li estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (2005-2016) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012). Li fondis kaj sekve aktivis en la estraro de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kaj nun estas prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF).

PRELEGOJ:
1. Plurilingvismo kaj la rolo de poliglotoj en ĝi.
2. Ĉu ni pretas je granda/j ŝanĝo/j?
3. Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre legas ĝin?
4. Novaĵoj de la E@I-kuirejo.

Grazia Barboni studis muzikon kaj, precipe, akordonion kaj klasikan gitaron kun M° Orfeo Burattini, ĉe la Muzika Akademio en Ancona. Ŝi muzikis kun la Akordiona Orkestro ‘Paolo Soprani’. Doktoriĝinta pri Fremdaj lingvoj kaj literaturoj, ŝi instruis ĉe lingva liceo, sen forlasi sian pasion al muziko, proponante la notojn de Fabrizio De André, Joan Baez, Edith Piaf, Mercedes Sosa, Violeta Parra en la multnombraj teatro-eventoj de Muziko kaj Poezio en en- kaj ekster-lande.
En ĉi lastaj jaroj ŝi partoprenis en pluraj Naciaj kaj Internaciaj Esperanto-Kongresoj, al kiuj ŝi estis invitita por koncerti dediĉe al Fabrizio De André. La pasintan 16an de februaro okaze de la aranĝo Bonan Naskiĝtagon Faber, oni ŝin invitis en Ĝenovo, en la hejmo/muzeo titolita al ĝenovaj kantaŭtoroj, por ke ŝi prezentu sian KD-on Grazia kantas De André esperantlingve.

SPEKTAKLO:
Kantoj el Latin-Ameriko kaj de Fabrizio De André.

Krešimir Belošević. Krom sia faka laboro kiel nutradisto en la plej granda hospitalo de la lando, li estas esploristo. Ĉefaj temoj de lia esplorado krom nutrado, estas ĝenerala kaj eklezia historioj kaj literaturo.
Surbaze de la esploroj ĉe la Nacia kaj universitata biblioteko kaj arkivoj li pretigas fakartikolojn kaj prelegojn. Esperantiĝis en bazlernejo.

PRELEGO:
Esplorado en la Kroatia Biblioteko kaj leonardaj kunfandoj.

Marija Belošević partoprenis plurajn E-kongresojn, konferencojn kaj similajn aranĝojn dum kiuj prelegis pri la kroataj lingvo, kulturo kaj historio; pri la minoritatoj en Kroatio, kaj Kroatoj kiel minoritatoj en EU-landoj. Profesie okupiĝas pri ĵurnalismo kaj fotado. Sekretario de KEU. Aktiva en la sektoro de la neregistaraj organizaĵoj.

PRELEGO:
Esplorado en la Kroatia Biblioteko kaj leonardaj kunfandoj.

Ulrich Brandenburg. Estas denaska germana esperantisto kaj germana diplomato. Lia lasta tasko antaŭ emeritiĝo estis de 2014 ĝis 2016 tiu de la ambasadoro en Portugalio.

 

Maria Butan diplomiĝis pri la francaj lingvo kaj literaturo en la Universitato de Cluj (Rumanio) kaj doktoriĝis pri leksikologio en Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino (1995). Instruisto pri la franca kaj itala lingvoj, en Rumanio, ŝi fariĝis plenrajta docento de AIS en 1997. Publikigis librojn en la franca kaj multnombrajn artikolojn en- kaj ekster-lande. Post ŝia emeritiĝo si kunlaboras kun la Franca Instituto de Timişoara. En 2002 ŝi ricevis en Québec, Kanado, la arĝentan medalon Dictée des Amérique; en 2012 la franca Ministerio pri edukado nomis ŝin kavaliro de la ordeno Palmes Académiques. Kunaŭtoris la vortaron Esperanto-rumanan.

PRELEGO:
Leonardo da Vinci kaj disradio de lia famo Orienten.

Renato Corsetti.

PRELEGO:
Leonardo kaj la Angloj


Evocarè. Patrizia Bossoni kaj Giuseppe Serafino renkontiĝas en 2005, okaze de prezentado de libro: ekestas tuja akordo dum la provoj, antaŭantaj la publikan vesperon.
Startas la projekto Evocaré per serio de spektakloj tuŝantaj kulturajn, historiajn, sociajn temojn.
Tiu elekto alpreni kiel teatra esprimo la surscenejan legadon, sen scenografioj, sen kostumoj, sen apartaj moviĝoj, naskiĝis el plenvolo igi ĉefrolulon la vorto mem.
En la voĉo enkorpiĝas la vorto. Akompane de muziko kaj, foje, de bildoj malfermiĝas antaŭ la spektanto scenaro frukto de l’ propra imago, ĉiu unika kaj samtempe diversa.Patrizia Bossoni – aŭtoro kaj recitanto
Giuseppe Serafino – muzikkomponisto

SPEKTAKLO:
Mi revenas, por rakonti. Vivo kaj morto de Maska.

Márkus Gábor studis ekonomikon en japana universitato per Esperanto-stipendio kaj doktoriĝis en japana ekonomia evoluo. Poste li estiĝis strategia manaĝero en la plej granda hungara industria korporacio kaj direktoro de la Kontrola Organizo de sia nacia Parlamento. Ekde 2013 li estis membro de UEA-Komitato kaj honora prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

PRELEGOJ:
1. La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvoj.
2. Hungario kaj la problemo pri internacia komunikado.

Michele Gazzola (1978) naskiĝis en Udine, Italio, studis ekonomikon ĉe Universitato L. Bocconi en Milano kaj en la Universitato de Jorko en Britio. Li esplordoktoriĝis en 2011 pri lingva politiko ĉe la Universitato de Ĝenevo, Svisio. Li nuntempe estas asistenta profesoro pri publika politiko kaj administrado ĉe la Ulster Universitato en Britio. Li laboris en Svislando, Germanio, Britio, Kanado kaj Slovenio, nome por la Universitato de Ĝenevo, Universitato de Lugano, Humboldt-Universitato de Berlino, Universitato de Lepsiko, Universitato de Otavo kaj Instituto por Etnaj Studoj en Ljubljano.

PRELEGO:
Lingva politiko kaj lingva justeco en nuntempa Eŭropo.

Maritza Gutiérrez González diplomiĝis pri Ekonomiko en 1983 en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979. Ŝi estis membro-fondinto de Kuba Esperanto-Asocio. Profesie ĵurnalistino kaj tradukistino, ŝi ekaktivis en 1981 kiel Esperanto-instruanto. Gvidis kursojn en diversaj niveloj, ankaŭ pri tradukarto. Ekde 1988 Maritza estras la Esperanto-redakcion de Radio Havano Kubo kaj redaktas ties retpaĝon. Ŝi prelegis en diversaj klerigaj eventoj tutlandaj kiel Espolingua kaj dum esperantaj kongresoj kaj verkis libron pri José Martí, De kie kreskas la palmo, eldonita en 2010 de Monda Asembleo Socia en Germanio. Ŝi kunlaboras kun pluraj Esperanto-gazetoj, interalie, Monato. Reprezentanto de UEA dum la 55-a Amerikanista Kongreso en Salvadoro 2015. Reprezentanto de UEA en la internacia evento pri Interkulturaj Studoj kaj Konfliktoj organizita de la Centro pri Interkulturaj Studoj por Latinameriko (CIESPAL) kaj UFRO-universitato en Ekvadoro, 2016. Membro de la traduk-teamo de Unesko-Kuriero. Nuna prezidantino de KEA. Membro de la Akademio de Esperanto.

PRELEGOJ:
1. Etna kaj lingva diverseco en Ameriko: defioj por edukado
2. Havano 500-jara aŭ la defioj de multkultura urbo

Abdura]man Junusov. (nask. la 14-an de februaro 1948 j.) finis filologian fakultaton de Dagestana Wtata Universitato (la rusa lingvo kaj literaturo). Esperantisto ek de 1968 j. Ek de 1972 j. laboris en la respublika televido kiel xef-redaktoro de la kulturaj programoj. Dum pluraj jaroj gvidis popularajn elsendojn pri arto kaj kulturo, unu el kiuj, la programo “Rakurso”, qis nun estas konsiderata kiel la plej bona projekto de Dagestana televido.
En la jaroj 1994-96 laboris en la E-gazeto “Eventoj” (Hungario) kaj la revuo “Monato” (Belgio).
En la jaroj 1997 kaj 1999 estis elektita prezidanto de Rusia Esperantista Unio kaj komitatano “A” de UEA. Partoprenis plurajn E-kongresojn, konferencojn, festivalojn ktp, estis inicianto kaj komandanto de la Unua E-Laborbrigado en Sovetio (post la tertremo en Dagestano), partoprenis Arkeologian laborbrigadon en Bulgario.
A. Junusov estas prezidanto de la socia organizacio “Inform-analitika Centro “Rakurso”, xef-redaktoro de la sendependa homrajtdefenda gazeto “Dagestana rakurso” (diplomito de la Internacia Festivalo de {urnalistoj pro serio da publika[oj pri la homaj rajtoj, layrito de tutrusiaj premioj por [urnalistiko). Estas membro de la Unio de [urnalistoj de Rusio.
Partoprenis aron da internaciaj kongresoj, seminarioj, konferencoj, dedixitaj al defendado de la homaj rajtoj. Organizis en Dagestano scienc-praktikan konferencon “La lingvoj kaj kulturoj en la 20-a jc. – problemoj kaj perspektivoj”, dum kiu la sciencistoj akceptis tre favoran por Esperanto rezolucion.
Prelegvojaqoj en Svedio, Germanio, Belgio, Francio, Pollando k. a.
Eksperto de la Socia xambro de Respubliko Dagestan, membro de Konsilantaro pri evoluo de la civitana socio kaj homaj rajtoj.

PRELEGO:
Dagestan – Lando de Montoj, Monto da Lingvoj

Kvaropo Belle Epoque… Ĝi konsistas el:

Piero Zanon – 1a violono;
Aura d’Orlando – 2a violono;
Marta Shore – vjolo;
Andrea Barucca – violonĉelo.

Ĉi muzikgrupo naskiĝas en Triesto kaj arigas muzikistoj-amikojn, dezirantajn proponi transmuzikadojn de muzikpecoj apartenantaj kaj al klasika kaj al leĝera ĝenroj.
La Kvarteto ĉefe priatentas aŭtorojn preskaŭ nekonatajn, verkintajn muzikaĵojn dronitajn en forgeso, malofte aŭskultitajn sed havantajn emoci-donan melodion, muziko skribita inter la 1800-1900-aj jaroj. Ofte temas pri transmuzikaĵoj el fortepianaj originalaĵoj.
La ArĉKvarteto jam prezentiĝis dum temaj koncertoj, proponante ankaŭ klasikajn kaj barokajn aŭtorojn, kaj kiel muzik-unuopuloj kun aliaj ĉambraj ensembloj.
La koncerto omaĝos vienajn kaj mezeŭropajn komponaĵojn, eĉ tre famajn, kiuj ravos vin.

SPEKTAKLO:
Muziko por revi

Anna Löwenstein, Esperanto-verkisto, kaj aŭtoro de la rakonto “La teorio Nakamura”, sur kiu estas bazita la nova kurso de Lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj, kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis fondinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo “Kontakto”. De 16 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Tiel ŝi lernis kiel produkti la ilustritajn instrumaterialojn, kiuj akompanos ŝian kurson en Trieste. Ŝi kunlaboras kun la du teamoj, kiuj okupiĝas pri la du plej gravaj Esperanto-kursoj en la reto: tiuj de Lernu.net kaj Duolingo.

KURSO por komencantoj

Mario Migliucci. Doktoriĝinta pri Historio kaj Filma Kritiko ĉe Universitato ‘La Sapienza’ en Romo, entreprenas jam en la samaj jaroj irvojon cele al teatra muldiĝo pere de multnombraj kaj heterogenaj laboratoriaj spertoj. Ekde 1998 li laboras kiel teatra aŭtoro kaj aktoro, surscenigante kiel aŭtoro kaj interpretisto la spektaklojn Doktoro Esperanto, Primo Sguardo (Unua Rigardo), Diario Elettorale (Balota Taglibro). Li laboras, interalie por teatra adapto de la romano La ragazza e il professore (la Knabino kaj la instruisto) de Jean-Claude Carrière, realigante la spektaklon Bussando alla porta (Frapante ĉe pordo de Einstein), reĝisorado de Giles Smith, kies interpretisto li ankaŭ estas. En 2018 enscenigas Il bambino sogna (La infano sonĝas) de Hanoch Levin, reĝisorata de Claudia della Seta.

SPEKTAKLO:
Doktoro Esperanto

Nicola Minnaja estas denaska esperantisto. En la movadon li eniris kiel membro de TEJO (ĝia ĝenerala sekretario en 1958). En tiu sama jaro li kunfondis la junularan sekcion de Itala Esperanto-Federacio. Li estis prezidanto de la eldona kooperativo CoEdEs, estrarano de Itala Instituto de Esperanto, redaktis la organon de la Esperanto-Federacio, kaj dum 6 jaroj estis prezidanto de la Federacio mem, la lastaj jaroj li organizis la kulturan programon de la italaj Esperanto-kongresoj.

PRELEGOJ:
1. Renesanca malfermiteco al multkulturismo: 500-jara heredaĵo de Leonardo da Vinci.
2. Kono pri lingvoj de Leonardo.
3. Ĉu Monna Lisa havas sekretojn?

Alberto Muzzu kaj Alessia Ferk

DANCOJ:
1. Ni lernu danci!!
2. Dancu kun ni sub la steloj!

Ivan Orsini . Siaspeca esperantisto, li estas oficisto ĉe Regiono Emiljo-Romanjo. Prezidanto de la bolonja Esperanto-grupo “Achille Tellini 1912” li opinias tre grave kunmeti la historion de la Esperanto-movado.

PRELEGOJ:
1. Kial ni rajtas kvalifikiĝi leonardeskaj.
2. Ene de la laboratorio de Leonardo. Prikonsideroj pri lia Traktato de pentroarto.
3. Komparo inter la originala literaturo de la Esperanto-komunumo kaj tiuj de aliaj planlingvaj komunumoj.

Dalia Pileckiene naskiĝis en 1963 en Litovujo, esperantistiĝis en 1994. Diplomiĝis kiel Ĉe-instruisto (A, B, C niveloj) en 2004, gvidis paroligajn kursojn (en Kaunas, en 2005 – 2006), kursojn je nivelo B1 dum SES (Slovakio) 2008-2012; lingvan kurson en Finnlando, Orivesi; en 2015, en Katalunujo ŝi gvidis aktivigajn sesiojn (por fluparolantoj) kaj gvidis progresigajn kursojn en Saint-Raphael (Francio) en 2017 kaj en San Marino en 2018.

KURSO por progresantoj

Jozef Reinvart (*1951) emerita diplomato de Slovakio, membro de civitana asocio “Senioroj de Slovakia Diplomatio”, estrarano de Eŭropa Esperanto Unio, okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo.

PRELEGO:
Vademecum de multdisciplina projekto: Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo.

Seán Ó Riain

PRELEGOJ:
1. Irlandaj spertoj de lernado de dua lingvo en bazaj lernejoj ekde 1922: kiel plibonigi la rezultojn?
2. James Joyce kaj Máirtín Ó Cadhain, du irlandaj verkistoj

Dmitrij Ŝevĉenko (Dima) estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (Esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion pri la temo «Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado».
Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri la sociaj retoj. Krome li okupiĝas pri post-universitataj studoj pri komunikado en Esperanto, partoprenas multajn sciencajn konferencojn, kie prelegas pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo, aŭtoras priesperantajn artikolojn en la ruslingvaj sciencaj revuoj. Ĝenerala direktoro de Esperanto-eldonejo «Impeto», aŭtoro de kelkaj libroj, membro de AIS, UEA kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), preleganto de Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj Internacia Vintra Universitato (IVU).
Kune kun Anna Striganova en 2014 li lanĉis universitatan kurson de Esperanto kaj ekde aprilo de 2017 ili estas kunredaktoroj de la oficiala organo de UEA – revuo Esperanto.

PRELEGO:
Renkontiĝo kun la revuo ESPERANTO

Anna Striganova naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi iĝis kunredaktoro de la revuo “Esperanto”. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, kongresoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj.
Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.

PRELEGO:
Renkontiĝo kun la revuo ESPERANTO

Zlatko Tišljar, naskita en 1945 en Zagrebo (tiam Jugoslavio), Kroatio. Kibernetikisto kaj pegadogo. Havis ege multajn funkciojn en la internacia, kroatia kaj slovenia movadoj. Verkis eseajn librojn kaj lernolibrojn, korespondis kun multaj revuoj, gvidis almenaŭ 200 E-kursojn. Gvidis dekon da prilingvaj projektoj financataj de EU. Aktuala sekretario de EEU kaj redaktoro de Eŭropa Bulteno.

PRELEGO:
Rezultoj de la projekto “Multlingva Akcelilo”, kiun
financas Eŭropa Komisiono per sia fonduso Erasmus+.

Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007 (temo de la magistra laboraĵo: “Alfred Hermann Fried. Pazifist im Ersten Weltkrieg. Illusion und Vision”, eld. 2010). Fine de 2007 li eklernis Esperanton kaj partoprenis en 2008 kaj 2010 la Someran Esperanto-Studadon (SES) de E@I kaj en 2009 la Nord-Amerikan Someran Studadon (NASK) en San Diego (Kalifornio). Ekde 2008 Bernhard Tuider deĵoras kiel bibliotekisto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko; ekde la jaro 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio, de 2012 ĝis 2015 reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck. Li estas membro de la Asocio pri Interlingvistiko kaj Laborgrupo pri historiaj studoj rilate al paco.

PRELEGO:
La EsperantoMuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko

Nan Matthias Wang estas ĉina esperantistino. Ŝi studis rusan kaj ĉinan literaturon en Moskvo kaj Ŝjiano. Ŝi aŭdis pri Esperanto en novembro 1999 kaj tuj decidis eklerni ĝin. Kiel redaktoro de ĉinlingva junulara revuo, ŝi trifoje aperigis artikolojn pri Esperanto.
Ŝi konatiĝis kun Ulrich Matthias dum IJK 2000 en Honkongo. Ili geedziĝis 2001 en Danio.Ŝi havas kun li du gefilojn: Christina Yali (2002) kaj David (2006).

PRELEGO:
Kulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj Azio