86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

Kiel alveni

  • Aviadile: La flughaveno Trieste Airport Friuli Venezia Giulia “Ronchi dei Legionari” situas je 33 km for de Triesto.

Por aliri la urbon funkcias aŭtobusa servo (linio 51, zorge de APT – Provinca Transport-Agentejo de Gorizia) kunliganta la finstacion kun la aŭtobusa ĉefstacio tute apud la triesta Fervoja
Stacidomo. La vojaĝbileton oni povas aĉeti ĉe la aŭtomatoj aŭ ĉe la aŭtobusa finstacio.

Trajne: Frecce laŭ la linio TRIESTE – VE MESTRE, interregionaj trajnoj laŭ la linio TRIESTE – UDINE, interregionaj trajnoj laŭ la linio TRIESTE – VENEZIA, ekde junio 2018 funkcias trajno MICOTRA Fervojoj Udine Cividale.

Taksioj ĉeestas ekstere fronte al la elirejo ARRIVI (alvenoj) de la 8h00 ĝis la 24h00. (kosto € 60 – vidu info).

  • Aŭtomobile: Per aŭtoŝoseo A4 VENEZIA-TRIESTE, lasta elirejo aŭtoŝosea budo Lisert, SS.202, elirejo “SISTIANA” kaj SS.14 “COSTIERA”.
  • Trajne: eblas atingi la trajnan stacidomon Trieste Centrale per Frecce je alta rapideco aŭ per tiuj interregionaj.

 

PARK-EBLECO EN TRIESTO

La kongresanoj, kiuj intencas veni aŭtomobile al Triesto, povas facile parki proksime de pluraj hoteloj je favora kosto.
Bonvolu peti informojn kun indiko de:

    1. nomo de la ŝoforo
    2. de kiu tago ĝis kiu tago la parkloko estas bezonata

al la adreso: loghado@esperanto.it