85a ITALA KONGRESO DE ESPERANTO Sanmarino  18a - 25a Aŭgusto -  2018

© Itala Esperanto-Federacio  Via Villoresi, 38  20143 Milano   C.F. 80095770014

legu:      ttt.ejo
GENERALAJ INFORMOJ Infanoj ĝis 4jaraj senpage se kun du plenkreskuloj Geknaboj    5/12    –    jaraĝaj    30%    rabato    de    la    kosto    de    dulita ĉambro Tagmanĝojn oni ricevos ĉe la kongresejo (Kursaal) Maten- kaj vespermanĝojn en la hoteloj Antaŭpago:   100   eŭrojn   por   la   hoteloj,   kaj   50%   de   la   tuta   pago por la studentaj apartamentoj. Antaŭmendoj ĝis la 30-a de majo. Tiuj   kiuj   elektas   du   manĝojn   tage   povas   elekti   inter   tagmanĝo   en la kongresejo aŭ vespermanĝo en hotelo. I
HOTEL LA ROCCA 2* Lokita   meze   de   la   historia   centro   de   San   Marino   laŭlonge   de   la   fascina   kvartalo,   kiu   iras   al   la   Unua   Turo (Guaita),   hotelo   la   Rocca   estas   agrabla   konstruaĵo   tre   zorgita   kun   panorama   alrigardo   al   la   valoj   de Montefeltro.   La   gastoj   povos   ĝui   agrablan   kaj   malstreĉigan   restadon   en   gastama   kaj   komforta   medio,   kiu estas markita per la familia mastrumado ĉiam atenta al bezonoj de la gastoj. Sen   lifto.   La   ĉambroj   situas   ĉiuj   ĉe   etaĝo   1,   dum   la   restoracio   kaj   matenmanĝejo   al   etaĝo   -1.   La   plej proksima parkejo troviĝas je 150 mt. kaj kostas po 4 eŭrojn tage. La kongresejo foras 1 km. HOTEL BELLAVISTA 2* Lokita   en   tre   fascina   panorama   zono,   hotelo   Bellavista   de   San   Marino   proponas   mirindan   alrigardon   al Adriatika   marbordo   unuflanke,   kaj   al   la   reliefoj   de   la   centritalaj   Apenenoj   aliflanke,   proponante   emociojn kaj   la   fascinon   de   unika   scenejo.   La   gastoj   povos   ĝui   agrablan   kaj   malstreĉigan   restadon   ene   de gastama   kaj   komforta   medio,   kiu   distingiĝas   per   la   familia   mastrumado   ĉiam   atenta   al   la   bezonoj   de   la gastoj. Sen   lifto.   La   ĉambroj   situas   ĉe   unua   kaj   dua   etaĝoj,   dum   la   restoracio   kaj   matenmanĝejo   teretaĝe.   La plej   proksima   parkejo   troviĝas   je   500   mt.   kaj   kostas   po   4   eŭrojn   tage.   La   hotelo   situas   ĉe   la   supra ŝnurfervoja stacio. La kongresejo foras 1,2 km. Dustelaj hoteloj por sep tranoktoj: dulita: tri manĝoj tage 455 eŭroj; du manĝoj tage 350 eŭroj tri- kvar-lita: tri manĝoj tage 420 eŭroj; du manĝoj tage 315 eŭroj Por pli mallongaj restadoj: dulita: ponokte: tri manĝoj tage 80 eŭroj, du manĝoj tage 70 eŭroj trilita: ponokte: tri manĝoj tage 75 eŭroj, du manĝoj tage 65 eŭroj HOSTARIA DA LINO 3* La   hotelo   estas   mastrumata   profesiece   kaj   plendediĉe   de   tri   amikoj, Aleksandro,   Paŭlo   kaj   Maksimo,   kiuj kreas   kune   kun   la   tuta   kunlaborantaro,   unikan   kaj   gastaman   ejon,   kie   loĝi   en   San   Marino.   La   hotelo situas   apud   la   suba   ŝnurfervoja   stacio   kiu   rekte   kondukas   enen   de   la   muroj,   kiuj   ĉirkaŭas   la   historian centron. Sen   lifto.   La   ĉambroj   situas   ĉe   la   unua   kaj   dua   etaĝoj,   kaj   en   alia   konstruaĵo   20   mt.   for.   Senpaga   parkejo antaŭ la hotelo. Alia parkejo, kiu kostas po 4,00 eŭrojn tage, troviĝas apud la ŝnurfervoja stacio. La kongresejo foras 3,0 km. Ek de la supra ŝnurfervoja stacio 1,0 km. HOTEL SILVANA 3* Hotelo   Silvana   situas   je   ĉirkaŭ   unu   kilometro   de   la   historia   centro   de   San   Marino,   en   zono   Murata,   en komforta   kaj   praktika   pozicio   malmultajn   paŝojn   for   de   la   plej   vigla   parto   de   la   urbo,   sed   en   tre   trankvila zono.   La   hotelo   proponas   agrablajn   kaj   distrajn   ejojn.   Somere   eblas   ĝui   la   eksteran   areon   kie   troviĝas tabloj, sofoj kaj sunombrelegoj dum la tuta tago, ek de la matenmanĝo ĝis la vespermanĝo. Kun   lifto.   La   ĉambroj   situas   ĉe   sama   etaĝo,   dum   la   restoracio   kaj   matenmanĝejo   teretaĝe.   La   hotela parkejo estas senpaga. La kongresejo foras 1,8 km. HOTEL ROSA 3* Hotelo   Rosa   troviĝas   en   la   historia   centro   de   San   Marino   je   malmultaj   paŝoj   de   la   Unua Turo   (Guaita).   Ĝi proponas    al    la    gastoj    la    privilegion    de    unika    pozicio    inter    la    antikvaj    muregoj,    la    silenton    de    la mediteranea makiso kaj mirindan alrigardon al valo de Montefeltro. La   ĉambroj   estas   des   pli   plaĉaj   pro   la   ligna   planko   kaj   rafinitaj   detaloj   kaj   la   disponeblo   de   ĉiuj   komfortoj. La    gastoj    povas    krome    utiligi    senpagan    retaliron    kaj    trinkejon,    la    matenmanĝo    estas    abunda    kaj memserva   kaj   la   restoracio   proponas   tradiciajn   manĝojn.   Ĉio   ĉi   sen   rezigni   je   la   gastameco   de   pli   ol kvardekjara familia mastrumado- Kun   lifto.   La   ĉambroj   situas   ĉe   pluraj   etaĝoj,   dum   la   restoracio   kaj   matenmanĝejo   teretaĝe.   La   hotela parkejo povas akcepti malmultajn aŭtojn, sed je 170 mt. troviĝas parkejo kiu kostas po 4 eŭrojn tage. La kongresejo foras 1,0 km. HOTEL LA GROTTA 3* Hotelo   La   Grotta   estas   eta   sed   agrabla   hotelo   lokita   ene   de   la   antikvaj   Mezepokaj   Muregoj,   proksime   de ĉiuj plej gravaj historiaj kaj turismaj allogaĵoj. Ĝi    proponas    grandajn    ĉambrojn,    antaŭ    nelonge    restrukturitaj    kaj    matenmanĝsalonon    kiu    kunigas dezajnon kaj historion. La familia mastrumado donos al vi la senton esti hejme. Kun   lifto,   sed   la   hoteleniro   estas   ŝtupara.   La   ĉambroj   situas   ĉe   pluraj   etaĝoj,   dum   la   restoracio   kaj matenmanĝejo teretaĝe. La plej proksima parkejo troviĝas je 150 mt. kaj kostas po 4 eŭrojn tage. La kongresejo foras 1,0 km. Tristelaj hoteloj por sep tranoktoj: unilita: tri manĝoj tage 770 eŭroj, du manĝoj tage 665 eŭroj dulita: tri manĝoj tage 580 eŭroj; du manĝoj tage 490 eŭroj trilita: tri manĝoj tage 504 eŭroj; du manĝoj tage 420 eŭroj Per pli mallongaj restadoj: unilita: ponokte: tri manĝoj tage 120 eŭroj, du manĝoj tage 110 eŭroj dulita: ponokte: tri manĝoj tage 93 eŭroj, du manĝoj tage 80 eŭroj trilita: ponokte: tri manĝoj tage 82 eŭroj, du manĝoj tage 70 eŭroj HOTEL CESARE 4* La   unika   atmosfero,   la   beleco   de   la   situo,   la   familia   gastameco   kaj   la   altkvalita   nivelo   de   la   proponataj servoj, igos vian restadon ĉu ferian ĉu laboran unika sperto. Ĉambroj    tre    lumaj    kaj    elegante    meblitaj    per    naturaj    elementoj:    mebloj    en    ĉerizligno,    lignaj    plankoj “Doussi”,   komfortaj   ortopediaj   litoj   je   natura   fagoligno   kaj   la   vandoj   farbitaj   per   naturaj   silikatoj   kaj   la   ilaro je energiŝparo. Kun   lifto.   La   ĉambroj   situas   ĉe   la   unua   kaj   dua   etaĝoj,   dum   la   restoracio   teretaĝe   kaj   la   matenmanĝejo   je suba etaĝo. La plej proksima parkejo troviĝas je 50 mt. kaj kostas po 4 eŭrojn tage. La kongresejo foras 1,0 km. GRAND HOTEL SAN MARINO 4* Grandhotelo   San   Marino   estas   dupaŝoj   for   de   la   historia   centro,   kie   komforto,   eleganteco   kaj   kvalito kuniĝas   al   moderna   teknologio   kaj   ilaro.   Rafinitaj   grandaj   kaj   funkciaj   ĉambroj,   kun   servoj   de   internacia kvalito.   Ene   de   la   hotelo   gimnastikejo,   saŭno,   hamamo   kaj   centro   Maurice   Mességué   kun   terapioj   kaj produktoj   por   la   bonfarto,   por   kuraci   kaj   tonigi   la   korpon,   malstreiĉigi   la   menson   kaj   plifortigi   la   spiriton. Garaĝo kostas po 16,00 eŭrojn tage. Parkejoj kostas po 4 eŭrojn tage. Kun lifto. La kongresejo foras 800 mt. HOTEL TITANO 4* Hotelo Titano,   meze   de   la   historia   centro   de   1894   estas   tutcerte   atestanto   de   la   gastamo   de   San   Marino, la    plej    antikva    Respubliko    en    la    mondo    kaj    Monda    Havaĵo    de    Unesko.    Ĝi    proponas    elegantecon, altkvalitajn   servojn   en   komfortaj   kaj   zorge   meblitaj   lokaloj.   La   rafinitaj   ĉambroj,   unu   malsama   de   la   alia laŭ   arkitekturo   kaj   meblaro,   kun   balkono   aŭ   panorama   alrigardo   kaj   malsamaj   laŭ   tipologio,   atestas   la antikvan historion de la hotelo. Kun   lifto.   Garaĝo   kostas   po   16,00   eŭrojn   tage.   La   plej   proksima   parkejo   troviĝas   je   200   mt.   kaj   kostas   po 4 eŭrojn tage. La kongresejo foras 1,0 km. HOTEL I DESIGN 4* La   San   Marino   IDesign   estas   artisma   hotelo   kiu   foras   de   la   historia   centro   unu   kilometron,   ankaŭ   piede marŝebla.   La   ĉambroj   atestas   la   modernan   stilon   de   la   hotelo   per   zorga   serĉado   de   la   lumo   pere   de grandaj   fenestroj   kaj   manko   de   brikaj   dividiloj.   La   spegulaj   vandoj   en   la   banĉambra   zono   igas   tiun   ejon pli aerplena kaj komforta. Kun lifto. Senpaga parkejo antaŭ la hotelo, garaĝo kostas po 15,00 eŭrojn tage. La kongresejo foras 1,0 km. Kvarstelaj hoteloj por sep tranoktoj: unilita: tri manĝoj tage 840 eŭroj, du manĝoj tage 735 eŭroj dulita: tri manĝoj tage 630 eŭroj; du manĝoj tage 525 eŭroj trilita: tri manĝoj tage 560 eŭroj; du manĝoj tage 455 eŭroj Per pli mallongaj restadoj: unilita: ponokte: tri manĝoj tage 130 eŭroj, du manĝoj tage 115 eŭroj dulita: ponokte: tri manĝoj tage100 eŭroj, du manĝoj tage 85 eŭroj trilita: ponokte: tri manĝoj tage90 eŭroj, du manĝoj tage80 eŭroj HOSTEL SAN MARINO (Ostello) Hostelo   San   Marino   estas   dotita   per   ĉiuj   komfortoj   kaj   etendiĝas   sur   ununura   etaĝo   600   kv.metra.   Ĝi proponas litojn en dormoĉambregoj aŭ privatajn ĉambrojn sed ĉiuj dotitaj per la sama senmanka servo. Kun lifto. Senpaga parkejo antaŭ la konstruaĵo. La kongresejo foras 4,0 km.; la suba ŝnurfervoja stacio foras 1,2 km. Dulita por sep noktoj kaj du manĝoj tage 420 eŭroj Lito en ĉambrego: po 18 eŭroj por ĉiu nokto Ĉiu manĝo kostas 15 eŭrojn . STUDENTAJ LOĜEJOJ En apartamentoj kun plurlitaj ĉambroj kun bamĉambro kaj kuirejo-. 1 dulita ĉambro po 170 eŭroj persone por sep noktoj (plia nokto po 24 eŭroj persone) 1 trilita kaj 1 kvarlita ĉambroj po 150 eŭroj persone por sep noktoj (plia nokto po 22 eŭroj persone) Unuĉambra apartamento kun kuirebleco por kvar personoj po 25 eŭroj por ĉiu nokto por ĉiu  persono Unuĉambra apartamento kun kuiebleco por tri personoj po 27 eŭrojn por ĉiu nokto por ĉiu persono. Parkejo kaj retaliro senpagaj. Malmultajn minutojn for de la kongresejo Antaŭmendoj ĝis la 30-a de majo 2018.          
por peti informojn kaj antaŭmendi loĝejon bonvolu skribi al loghado@esperanto.it