Katalin Kováts estas hungara matematikisto, lingvisto, metodologo kaj esperantisto.
Ŝi havis postenon en hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj
ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En sia doktora disertacio
ŝi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi
ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Ŝiajn spertojn ŝi aktive uzas en la
plibonigo de Esperanto-instruado.
Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la
mondo (antaŭe kiel Katalin Smidéliusz), kaj nuntempe ŝi okupiĝas pri la
redaktado kaj gvidado de la porinstruista ttt-ejo
http://www.edukado.net.
Ŝi estas kunlaboranto de la gazeto Monato ekde 1994 kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR).
Ŝiaj plej konataj verkoj estas: «Ĉu vi aŭdis, ke....» (komprenekzercoj kun sonmaterialo),
«Poŝamiko, Manlibro pri instruado de Esperanto» (red) kaj memorlibro titolita «Omaĝe al Andreo Cseh».
Ŝi estas patrino de tri gefiloj, el kiuj Petra Smidéliusz estas aktiva
esperantisto kaj instruisto kaj Marteno (8-jara) estas kvarlingvulo kiu
parolas bone ankaŭ Esperanton. Katalin kun sia franca edzo Sylvain Lelarge
kaj Marteno loĝas nun en Nederlando.
Aliĝo: La trejnseminario ne estas inkluzivita en la kongresa kotizo. Ĝi havas propran aliĝkotizon de 300 € (rabatita al 200 € por junuloj ĝis 30, emeritoj, civitanoj de la landoj listigitaj ĉe
'La kotizoj'). Tiu kotizo siaflanke inkluzivas la kongresan aliĝkotizon.
Celgrupo: Studentoj, instruistoj, instruantoj kaj kursgvidantoj, kiuj agadas por la disvastigo de la internacia lingvo kaj altigo de la lingvonivelo de ties parolantoj en plenkreskaj medioj, instituciaj aŭ klubaj kursoj aŭ preparas plenkreskulojn por trapaso de la novtipaj lingvoekzamenojn, okazigitajn laŭ la Eŭropa Referenckadro.
La partopenontoj jam antaŭ la seminario ekhavos kontakton kun la gvidonto kaj ricevas kelkajn taskojn, kiujn ili devos plenumi antaŭ ol vojaĝi al la aranĝo.
Enhavo: La trejnado konsistas el teoria kaj praktika partoj, kadre de kiuj la partoprenantoj ekkonas la bazajn elementojn de la lingvoinstruado, ties tradiciajn kaj plej modernajn metodojn (kun aparta atento pri la specialaj metodoj de la instruado de Esperanto), aplikatajn nuntempe en lingvoinstruaj medioj. Dum la formado ili ekkonas la disponeblajn instrumaterialojn (la plej novajn librojn, sonmaterialojn, instrukompletojn kaj komputilajn, retajn kursmaterialojn), akiras spertojn pri ties efika uzo. La kursanoj lernas kompili mallongdaŭrajn kaj longdaŭrajn kursporgramojn, konstrui lecionplanojn, analizi kaj krei diversatipajn ekzercojn kaj ricevas informojn pri modernaj metiejaj kunlaborebloj (www.edukado.net), akiras kursorganizajn konojn.
La programon kompletigas analizo de la Referenckadra memtaskilo (Self Assessment Grid) kaj prezento de la postularo de la novtipaj KER-ekzamenoj (A Common European Framework of Reference for Languages), kies B2 au C1 – nivelojn eblos (kaj ni konsilas) trapasi al la partoprenantoj dum la trejnsemajno.
Paralele kun la teoria preparo la kursanoj havos eblon observi lecionojn por tutkomencantoj (A1-A2), kaj lecionojn je niveloj B1-B2 gvidata laŭ la komunikativa metodo. Ambaŭ kursojn ili sekvas laŭ observopunktoj kaj post la kursoj okazas konsultiĝo kun la kursgvidantoj. Estos eblo ankaŭ asisti en al lecionoj aŭ je la niveloj B1-B2 parte ankaŭ partopreni en la ekzercoj.
La programo inkludas partoprenon en kelkaj programoj de la kongreso pri kiuj poste necesas fari en diversaj formoj raportojn kaj resumojn, cele al lingvokapabliga trejniĝo.
Kelkaj el la partoprenantoj jam sekvas RITE, ili do, ricevos apartajn taskojn kaj pli aktive partoprenos per prezentadoj en la trejnado. Por la aliaj partoprenantoj estos eblo antaŭ aŭ/kaj post la trejnsemajno aliĝi al (aparte pagenda) reta trejnado (RITE), gvidata de la samaj trejnistoj, por enprofundiĝi en la metodologiajn temojn, kaj riĉigi siajn konojn pri kompletigaj sciencobranĉoj, kiel Esperanto-literaturo, gramatiko, movadhistorio, fonetiko kaj interlingvsitiko. Tiu reta pluperfektigo garantias la kompletigon de studoj, kiujn la kandidatoj sekvis dum la ĉeesta trejnseminario.
Dum la kongreso okazos ankaŭ ekzamensesio de la KER-sistemo kaj tre konsilindas al la partoprenantoj de la semianrio, ke ili mem trapasu la ekzamenon por akiri la atestilojn pri sia lingvokono, kaj ekhavu spertojn pri la postuloj de la ekzameno. Por la jamaj KER-ekzamenitoj estos eblo asisti en la ekzamenado kaj ĉeesti parolan ekzamensesion.
Laborformoj de la trejnado: prezentoj, seminaria laboro, observado, aktiva engaĝiĝo en la instruprocezon, grupa laboro, distanca kaj reta antaŭ aŭ poststudoj.
Enirpostuloj: Lingva nivelo minimuma B2 nivela kono de Eo.
Fine: mallonga provinstruado de leksika aŭ gramatika ero kaj laŭtemaj testoj pri metodiko.
Atestilo: pri partopreno en 40-hora faka trejnado pri Esperanto-metodologio.