| Carovane al 79° Congresso di Esperanto in Italia |
 |
Moskva Esperanto-Centro organizas tre interesan buspramvojaĝon al la Insulo de tri
Esperanto-pronomoj - SICILUJO, la plej granda en Mediteraneo. La esenca celo de la vojaĝo - partopreno
en la 79-a Kongreso de Esperanto en Italujo. Starto el Moskvo trajne al la belorusa-pola limo la 10-an
de aŭgusto. En Pollando nin atendos luksa buso, kiu portos nin tra tuta Eŭropo. Laŭvoje tien ni vizitos
jenajn urbojn: Krakovo, Bielsko-Biała (Pollando), Vieno (Austrujo), Triesto, Padovo, Bolonjo, Pisa, Romo,
Napolo, Palermo (Italujo): ĉie ni ekskursos kaj renkontiĝos laŭeble kun lokaj esperantistoj. Rea vojo
antaŭvidas viziton de la insuloj Sardujo kaj Korsiko, kaj de la urboj Ĝenovo (Italujo), Munkeno (Germanujo),
Prago (Ĉeĥujo), Varsovio (Pollando). Reveno al Moskvo la 30-an de aŭgusto. Ĉiun nokton ni pasos en hoteloj
aŭ pramoj. Turkiskolora marakvo, sablaj plaĝoj, antikva arĥitekturo, palmoj, vinbero, karesa suno,
bonega Esperanto-etoso - ĉio ĉi atendas nur Vin! Aliĝo de esperantistoj el aliaj landoj estas bonvena!
Limdato por aliĝo - la 15-an de aprilo 2012. Adreso por kontaktoj, kotizoj kaj pli detalaj informoj:
svsmetanina@yandex.ru, telefonnumero +79266083244 - Svetlana Smetanina.
|
|