90-a Itala Kongreso de Esperanto

Montecatini Terme, 24–31-a de aŭgusto 2024
Temo: Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  • seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  • prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  • kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
  • lingvaj ekzamenoj de IIE
  • libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  • koncertoj kaj teatraĵoj
  • ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.

Jam 106 homoj aliĝis al la 90-a Itala Kongreso.
Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!

La kongresejo

La kongresejo nomiĝas Grand Hotel Nizza & Suisse kaj ĝia adreso estas Viale Verdi, 72 – Montecatini Terme (PT). Vizitu la paĝon Kiel alveni por pliaj infomoj.

Ĝis la 90-a Itala Kongreso restas:

Aliĝu nun!



TELEGRAM
– Aliĝu al GRUPO en TELEGRAM per ĉi tiu ligilo https://t.me/ItalaKongreso
– Aliĝu al KANALO en TELEGRAM per ĉi tiu ligilo https://t.me/italakongresoesperanto